1Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. 2Kaj li sendis sklavon en la ĝusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo. 3Kaj ili kaptis lin kaj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava. 4Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris. 5Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurĝante unujn, kaj mortigante aliajn. 6Li havis ankoraŭ unu amatan filon: li sendis lin ankaŭ la lastan al ili, dirante: Ili respektos mian filon. 7Sed tiuj kultivistoj diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredaĵo estos nia. 8Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj elĵetis lin ekster la vinberejon. 9Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. 10Ĉu vi ne legis tiun skribon:¶ 11De la Eternulo ĉi tio fariĝis, 12Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; ĉar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraŭ ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.¶ 13Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado. 14Kaj veninte, ili diris al li: Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne? 15Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili: Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi ĝin vidu. 16Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li: De Cezaro. 17Kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili miregis pro li.¶ 18Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: 19Majstro, Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. 20Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron; 21kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same; 22kaj la sep ne lasis idaron. Laste post ĉiuj la virino ankaŭ mortis. 23En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon. 24Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio? 25Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. 26Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? 27Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: vi multe eraras.¶ 28Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj aŭskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin: Kiu ordono estas la unua el ĉiuj? 29Kaj Jesuo respondis: La unua estas: Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; 30kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. 31Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono. 32Kaj respondis al li la skribisto: Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; 33kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem — tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj. 34Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li: Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuraĝis fari al li demandon.¶ 35Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo: Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David? 36David mem diris per la Sankta Spirito:¶ 37David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso aŭskultis lin plezure.¶ 38Kaj en sia instruado li diris: Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj, 39kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj; 40kaj kiuj formanĝas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe preĝas; ili ricevos pli severan kondamnon.¶ 41Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon. 42Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton. 43Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston; 44ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon.¶