1Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono: 2Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton. 3Jen Mi ĵetos insulton sur la semon ĉe vi, malpuraĵon Mi ĵetos sur viajn vizaĝojn, la malpuraĵon de viaj festoferoj, kaj ĝi algluiĝos al vi. 4Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi ĉi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot. 5Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon. 6Instruo de la vero estis en lia buŝo, kaj maljustaĵo ne troviĝis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaŭ Mi, kaj multajn li deturnis de peko. 7Ĉar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia buŝo oni devas serĉi instruon; ĉar li estas sendito de la Eternulo Cebaot. 8Sed vi forkliniĝis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot. 9Tial Mi ankaŭ faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaŭ la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la leĝo.¶ 10Ĉu ne unu patron ni ĉiuj havas? ĉu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj? 11Perfidis Jehuda, kaj abomenaĵo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; ĉar Jehuda malhonoris la sanktaĵon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio. 12Al tiu, kiu tion faras, la Eternulo ekstermos el la tendoj de Jakob majstron kaj disĉiplon, kaj ankaŭ tiun, kiu alportas donon al la Eternulo Cebaot. 13Ankaŭ tion vi faras: vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj ĝemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano. 14Vi diras: Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraŭ kiu vi agis perfide, kvankam ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa edzino. 15Tion ne faris eĉ seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraŭ la edzino de sia juneco. 16Kiu elmalamis ŝin kaj forpuŝas ŝin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortaĵo, diras la Eternulo Cebaot: estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.¶ 17Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras: Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras: Ĉiu malbonaganto estas bona antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras; aŭ: Kie estas la Dio de justeco?¶