1Kaj ĉeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferaĵoj. 2Kaj responde li diris al ili: Ĉu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol ĉiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis? 3Mi diras al vi: Neniel; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj tiel same pereos. 4Aŭ pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en Ŝiloaĥ kaj ilin mortigis, ĉu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol ĉiuj homoj, kiuj loĝis en Jerusalem? 5Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj ankaŭ pereos.¶ 6Kaj li parolis la jenan parabolon: Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinberĝardeno, kaj li venis, serĉante frukton sur ĝi, kaj ne trovis. 7Kaj li diris al la vinberisto: Jen tri jarojn mi venas, serĉante frukton sur ĉi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku ĝin; kial ĝi senutiligas ankaŭ la teron? 8Sed li responde diris: Sinjoro, lasu ĝin resti ankaŭ ĉi tiun jaron, ĝis mi fosos ĉirkaŭ ĝi kaj metos sterkon; 9kaj se ĝi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos ĝin.¶ 10Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato. 11Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbita kaj neniel povis leviĝi. 12Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco. 13Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion. 14Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso: Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago. 15Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris: Ho hipokrituloj! ĉu ne ĉiu el vi en la sabato malligas sian bovon aŭ sian azenon el la stalo, kaj forkondukas ĝin, por trinkigi? 16Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago? 17Kaj kiam li tion diris, ĉiuj liaj kontraŭuloj hontiĝis; kaj la tuta homamaso ĝojis pro ĉiuj gloraj agoj, faritaj de li.¶ 18Kaj li diris: Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi ĝin komparu? 19Ĝi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj ĵetis en sian ĝardenon; kaj ĝi kreskis kaj fariĝis arbo; kaj la birdoj de la ĉielo loĝis en ĝiaj branĉoj. 20Poste li diris: Al kio mi komparu la regnon de Dio? 21Ĝi estas simila al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezuroj da faruno, ĝis la tuto fermentis.¶ 22Kaj li iris tra urboj kaj vilaĝoj, instruante kaj irante ĉiam pluen al Jerusalem. 23Kaj iu diris al li: Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili: 24Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos. 25Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante: Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; 26tiam vi ekparolos: Ni manĝis kaj trinkis antaŭ vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis; 27kaj li parolos, kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, ĉiuj farantoj de maljusteco. 28Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj ĉiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren. 29Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. 30Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.¶ 31En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li: Eliru kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin. 32Kaj li diris al ili: Iru, kaj diru al tiu vulpo: Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj la trian tagon mi estos perfektigita. 33Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ, ĉar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem. 34Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj ŝtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis! 35Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.¶