1Kaj li preĝis en iu loko; kaj kiam li ĉesis preĝi, unu el liaj disĉiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin preĝi, kiel ankaŭ Johano instruis siajn disĉiplojn. 2Kaj li diris al ili: Kiam vi preĝas, diru: Patro, Estu sanktigita Via nomo. Venu Via regno. 3Donu al ni tagon post tago nian ĉiutagan panon. 4Kaj pardonu al ni niajn pekojn, ĉar ni ankaŭ pardonas al ĉiu, kiu ŝuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.¶ 5Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos amikon, kaj iros al li noktomeze, kaj diros al li: Amiko, pruntu al mi tri panojn; 6ĉar amiko mia venis al mi post vojaĝo, kaj mi ne havas, kion meti antaŭ lin; 7kaj tiu de interne respondos kaj diros: Ne ĝenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi? 8Mi diras al vi: Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li leviĝi kaj doni al li, tamen, pro ĉi ties persisteco li leviĝos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas. 9Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite. 10Ĉar ĉiu petanto ricevas; kaj la serĉanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite. 11Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li ŝtonon? aŭ se li petas fiŝon, ĉu li anstataŭ fiŝo donos al li serpenton? 12Aŭ se li petos ovon, ĉu li donos al li skorpion? 13Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.¶ 14Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis. 15Sed iuj el ili diris: Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn. 16Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la ĉielo. 17Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili: Ĉiu regno, dividita kontraŭ si, dezertiĝas; kaj domo, dividita kontraŭ domo, falas. 18Kaj se ankaŭ Satano dividiĝas kontraŭ si, kiel staros lia regno? ĉar vi diras, ke per Baal-Zebub mi elpelas demonojn. 19Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj juĝantoj. 20Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin. 21Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedaĵoj; 22sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon. 23Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas. 24Kiam la malpura spirito eliris el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon; kaj ne trovante ĝin, diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. 25Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin balaita kaj ornamita. 26Tiam ĝi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili, enirinte, loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua.¶ 27Kaj dum li ĉi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian voĉon, kaj diris al li: Feliĉaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi suĉis. 28Sed li diris: Sed pli ĝuste, feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin.¶ 29Kaj kiam la homamaso kolektiĝis al li, li ekparolis, dirante: Ĉi tiu generacio estas malbona generacio; ĝi serĉas signon, kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. 30Ĉar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaŭ estos la Filo de homo por ĉi tiu generacio. 31La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado kun la viroj de ĉi tiu generacio, kaj ilin kondamnos; ĉar ŝi venis el la finoj de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas ĉi tie. 32Viroj Nineveanoj staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj ĝin kondamnos; ĉar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas ĉi tie.¶ 33Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas ĝin ne en kaŝejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon. 34La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam ĝi estas malbona, via korpo ankaŭ estas malluma. 35Tial viglu, ke la lumo, kiu estas en vi, ne estu mallumo. 36Tial, se via tuta korpo estas luma, havante nenian malluman parton, ĝi estos tute lumplena, kiel kiam la lampo lumas al vi per sia brilo.¶ 37Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmanĝi kun li; kaj li eniris kaj sidiĝis. 38Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaŭ la matenmanĝo. 39Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto. 40Malsaĝuloj! ĉu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaŭ la internon? 41Tamen, uzu por almozo la internaĵojn, kaj jen ĉio estas al vi pura.¶ 42Sed ve al vi, Fariseoj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj ruto kaj ĉiu vegetaĵo, kaj preterlasas juĝon kaj amon al Dio; ĉi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi. 43Ve al vi, Fariseoj! ĉar vi amas la ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj. 44Ve al vi! ĉar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias.¶ 45Kaj unu el la leĝistoj responde diris al li: Majstro, dirante ĉi tion, vi ankaŭ nin riproĉas. 46Kaj li diris: Ve ankaŭ al vi, leĝistoj! ĉar vi ŝarĝas homojn per ŝarĝoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tuŝas eĉ per unu el viaj fingroj la ŝarĝojn. 47Ve al vi! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis. 48Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; ĉar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn. 49Tial ankaŭ diris la saĝo de Dio: Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos; 50por ke la sango de ĉiuj profetoj, kiu estis elverŝita de post la komenco de la mondo, estu postulita el ĉi tiu generacio, 51de la sango de Habel ĝis la sango de Zeĥarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi: Ĝi estos postulita el ĉi tiu generacio. 52Ve al vi, leĝistoj! ĉar vi forprenis la ŝlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn.¶ 53Kaj kiam li eliris el tie, la skribistoj kaj la Fariseoj atakis lin insiste, kaj instigis lin paroli pri multaj aferoj; 54insidante kontraŭ li, por kapti ion el lia buŝo.¶