1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Diru al la Izraelidoj jene: Se iu pekos per eraro kontraŭ la ordonoj de la Eternulo, malpermesantaj fari diversajn aferojn, kaj li faros iun el ili; 3se pastro sanktoleita pekos, ĵetante kulpon sur la popolon, tiam li alportu pro sia peko, kiun li pekis, bovidon sendifektan al la Eternulo, kiel oferon propekan. 4Li venigu la bovidon al la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulon, kaj li metu sian manon sur la kapon de la bovido, kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo. 5Kaj la sanktoleita pastro prenu iom el la sango de la bovido kaj enportu ĝin en la tabernaklon de kunveno. 6Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu per la sango sepfoje antaŭ la Eternulo, antaŭ la kurteno de la sanktejo. 7Kaj la pastro metu iom el la sango sur la kornojn de la altaro de bonodora incenso antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon de la bovido li elverŝu ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 8Kaj la tutan sebon de la propeka bovido li forlevu el ĝi, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj, 9kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu, 10tiel same, kiel estas forlevata pacofero el bovo; kaj la pastro bruligu tion sur la altaro de bruloferoj. 11Kaj la felon de la bovido kaj ĝian tutan viandon kun ĝia kapo kaj kruroj kaj ĝiajn internaĵojn kaj malpuraĵon, 12la tutan bovidon li elportu ekster la tendaron sur puran lokon, kien oni ŝutas la cindron, kaj li forbruligu tion sur ligno per fajro; sur la cindrejo tio estu forbruligata.¶ 13Kaj se la tuta komunumo de la Izraelidoj pekos per eraro kaj la afero estos kaŝita antaŭ la okuloj de la anaro, kaj ili faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj ili fariĝos kulpaj; 14kaj ili sciiĝos pri la peko, kiun ili pekis: tiam la anaro alportu bovidon kiel propekan oferon kaj venigu ĝin antaŭ la tabernaklon de kunveno. 15Kaj la plejaĝuloj de la komunumo metu siajn manojn sur la kapon de la bovido antaŭ la Eternulo, kaj oni buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo. 16Kaj la sanktoleita pastro enportu iom el la sango de la bovido en la tabernaklon de kunveno. 17Kaj la pastro trempu sian fingron en la sango, kaj aspergu sep fojojn antaŭ la Eternulo, antaŭ la kurteno. 18Kaj iom el la sango li metu sur la kornojn de la altaro, kiu estas antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de kunveno, kaj la tutan ceteran sangon li elverŝu ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 19Kaj ĝian tutan sebon li forlevu el ĝi kaj bruligu sur la altaro. 20Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li faru kun ĝi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite al ili. 21Kaj li elportu la bovidon ekster la tendaron, kaj forbruligu ĝin, kiel li forbruligis la unuan bovidon; ĝi estas propeka ofero de la komunumo.¶ 22Se princo pekos, kaj per eraro faros iun el la agoj, kiujn la Eternulo, lia Dio, malpermesis fari, kaj li fariĝos kulpa; 23kaj li sciiĝos pri sia peko, kiun li pekis: tiam li alportu kiel sian oferon virkapron sendifektan. 24Kaj li metu sian manon sur la kapon de la kapro, kaj buĉu ĝin sur la loko, sur kiu estas buĉataj bruloferoj antaŭ la Eternulo; ĝi estas propeka ofero. 25Kaj la pastro prenos iom el la sango de la propeka ofero per sia fingro, kaj li metos ĝin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro de bruloferoj. 26Kaj ĝian tutan sebon li bruligos sur la altaro, kiel la sebon de pacofero; kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kaj estos pardonite al li.¶ 27Se iu el la popolo per eraro pekos, farante iun el la agoj, kiujn la Eternulo malpermesis, kaj li fariĝos kulpa; 28kaj li sciiĝos pri sia peko, kiun li pekis: tiam li alportu kiel sian oferon kaprinon sendifektan pro sia peko, kiun li pekis. 29Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj li buĉu la propekan oferon sur la loko de la bruloferoj. 30Kaj la pastro prenos iom el ĝia sango per sia fingro kaj metos sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la tutan ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro. 31Kaj ĝian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.¶ 32Se ŝafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu virinseksan, sendifektan. 33Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj buĉu ĝin kiel propekan oferon sur la loko, kie oni buĉas bruloferon. 34Kaj la pastro prenos per sia fingro iom el la sango de la propeka ofero kaj metos ĝin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj ĝian tutan ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro. 35Kaj ĝian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la ŝafo el la pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.¶