1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Diru al Aaron kaj al liaj filoj, ke ili agu singarde koncerne la sanktaĵojn de la Izraelidoj, kaj ili ne malhonoru Mian sanktan nomon en tio, kion ili konsekras al Mi: Mi estas la Eternulo. 3Diru al ili: Se iu en viaj generacioj el via tuta idaro aliros al la sanktaĵoj, kiujn la Izraelidoj konsekras al la Eternulo, kaj li havos sur si malpuraĵon, tiam tiu animo ekstermiĝos de antaŭ Mi: Mi estas la Eternulo. 4Se iu el la idaro de Aaron havos lepron aŭ elfluon, tiu ne manĝu la sanktaĵojn, ĝis li puriĝos. Kiu ektuŝis iun, kiu malpuriĝis per mortinto, aŭ kiu havas elfluon de semo; 5aŭ kiu ektuŝis ian rampaĵon, per kiu li malpuriĝis, aŭ iun homon, de kiu li malpuriĝis per ia lia malpuraĵo; 6tiu, ektuŝinte tion, estos malpura ĝis la vespero, kaj li ne manĝu la sanktaĵojn, antaŭ ol li estos lavinta sian korpon per akvo. 7Post la subiro de la suno li fariĝos pura, kaj tiam li povas manĝi la sanktaĵojn, ĉar tio estas lia manĝaĵo. 8Kadavraĵon kaj ion, kion disŝiris bestoj, li ne manĝu, por ke li ne malpuriĝu per tio: Mi estas la Eternulo. 9Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu sur si pekon kaj ne mortu en ĝi, se ili tion malhonoros: Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas. 10Kaj neniu laiko manĝu sanktaĵon; loĝanto ĉe pastro kaj ankaŭ dungito ne manĝu sanktaĵon. 11Se pastro aĉetis homon per sia mono, tiu povas manĝi tion; kaj tiuj, kiuj naskiĝis en lia domo, povas manĝi lian panon. 12Se filino de pastro edziniĝis kun viro laika, ŝi ne manĝu el la levataj sanktaĵoj. 13Sed se filino de pastro fariĝis vidvino aŭ eksedzino kaj ŝi ne havas infanojn, kaj ŝi revenis en la domon de sia patro, kiel ŝi estis en sia juneco, tiam ŝi povas manĝi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas ĝin manĝi. 14Se iu manĝis sanktaĵon per eraro, li aldonu al ĝi kvinonon de la valoro kaj redonu al la pastro la sanktaĵon. 15Ili ne malhonoru la sanktaĵojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo. 16Kaj ili ne ŝarĝu sur sin la kulpon de la krimo, manĝante siajn sanktaĵojn; ĉar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.¶ 17Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu el la domo de Izrael aŭ el la fremduloj inter Izrael alportas sian oferon, ĉu ĝi estas promesitaĵo aŭ ĉu ĝi estas ofero memvola, kiun ili alportas al la Eternulo kiel bruloferon, 19tiam, por ke vi akiru plaĉon, ĝi devas esti sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el ŝafoj, aŭ el kaproj. 20Neniun beston, kiu havas difektaĵon, alportu, ĉar ĝi ne akirigos al vi plaĉon. 21Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aŭ memvole, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, ĝi estu sendifekta, por ke ĝi plaĉu; nenia difekto estu sur ĝi. 22Beston blindan aŭ difektitan aŭ kriplan aŭ absceshavan aŭ aknohavan aŭ favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo. 23Bovon aŭ ŝafon, kiu havas tro longajn aŭ tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero ĝi ne akiros plaĉon. 24Beston, kiu havas testikon kunpremitan, disbatitan, deŝiritan, aŭ fortranĉitan, ne alportu al la Eternulo, kaj en via lando ne faru tion. 25Kaj el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; ĉar kriplaĵo estas sur ili, difektaĵo estas sur ili: ili ne akiros al vi plaĉon.¶ 26Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 27Kiam naskiĝos bovido aŭ ŝafido aŭ kaprido, tiam ĝi restu dum sep tagoj sub sia patrino, kaj de post la oka tago kaj plue ĝi povas akiri plaĉon kiel fajrofero al la Eternulo. 28Sed nek bovon, nek ŝafon buĉu kun ĝia ido en unu tago. 29Se vi alportas dankoferon al la Eternulo, oferu ĝin tiel, ke ĝi akiru por vi plaĉon. 30En la sama tago oni devas ĝin manĝi; ne lasu iom el ĝi ĝis la mateno: Mi estas la Eternulo. 31Kaj observu Miajn ordonojn kaj plenumu ilin: Mi estas la Eternulo. 32Kaj ne malhonoru Mian sanktan nomon, kaj Mi estu sankta inter la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin, 33kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti por vi Dio. Mi estas la Eternulo.¶