1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. 3Laŭ la agoj de la lando Egipta, en kiu vi loĝis, ne agu; kaj laŭ la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laŭ iliaj leĝoj ne kondutu. 4Miajn decidojn plenumu kaj Miajn leĝojn observu, por konduti laŭ ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. 5Kaj observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili: Mi estas la Eternulo.¶ 6Neniu alproksimiĝu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon: Mi estas la Eternulo. 7La nudecon de via patro kaj la nudecon de via patrino ne malkovru: ŝi estas via patrino, ne malkovru ŝian nudecon. 8La nudecon de via patredzino ne malkovru: ĝi estas la nudeco de via patro. 9La nudecon de via fratino, filino de via patro aŭ filino de via patrino, ĉu ŝi naskiĝis en la domo, ĉu ŝi naskiĝis ekstere, ne malkovru ilian nudecon. 10La nudecon de filino de via filo aŭ de filino de via filino, ne malkovru ilian nudecon; ĉar tio estas via nudeco. 11La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskiĝis de via patro, ŝi estas via fratino, ne malkovru ŝian nudecon. 12La nudecon de fratino de via patro ne malkovru: ŝi estas korpoparencino de via patro. 13La nudecon de fratino de via patrino ne malkovru; ĉar ŝi estas korpoparencino de via patrino. 14La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimiĝu: ŝi estas via onklino. 15La nudecon de via bofilino ne malkovru: ŝi estas edzino de via filo, ne malkovru ŝian nudecon. 16La nudecon de edzino de via frato ne malkovru: ĝi estas nudeco de via frato. 17La nudecon de virino kaj de ŝia filino ne malkovru: filinon de ŝia filo kaj filinon de ŝia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon: ili estas korpoparencinoj; tio estas malĉasteco. 18Kaj virinon kune kun ŝia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri ŝian nudecon apud ŝi, dum ŝia vivo. 19Kaj al virino dum ŝia monata malpureco ne alproksimiĝu, por malkovri ŝian nudecon. 20Kaj kun la edzino de via proksimulo ne kuŝu pro semo, malpuriĝante kun ŝi. 21Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Moleĥ, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio: Mi estas la Eternulo. 22Kaj kun virseksulo ne kuŝu, kiel oni kuŝas kun virino: tio estas abomenaĵo. 23Kaj kun nenia bruto kuŝu, malpuriĝante per ĝi; kaj virino ne stariĝu antaŭ bruto, por kuniĝi: tio estas fiaĵo.¶ 24Ne malpuriĝu per ĉio ĉi tio; ĉar per ĉio ĉi tio malpuriĝis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaŭ vi. 25Kaj malpuriĝis la tero, kaj Mi postulas respondon pri ĝia malbonagado, kaj la tero elĵetas siajn loĝantojn. 26Sed vi observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenaĵoj, nek la indiĝeno, nek la fremdulo, kiu loĝas inter vi 27(ĉar ĉiujn tiujn abomenaĵojn faris la homoj de tiu tero, kiuj loĝis antaŭ vi, kaj la tero malpuriĝis); 28por ke la tero ne elĵetu ankaŭ vin, kiam vi malpurigos ĝin, kiel ĝi elĵetis la popolon, kiu estis antaŭ vi. 29Ĉar se iu faros ion el ĉiuj tiuj abomenaĵoj, la farantoj ekstermiĝos el sia popolo. 30Observu do Miajn ordonojn, por ke vi ne agu laŭ la abomenindaj leĝoj, laŭ kiuj oni agis antaŭ vi, kaj por ke vi ne malpuriĝu per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.¶