1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili: 2Diru al la Izraelidoj jene: Tio estas la bestoj, kiujn vi povas manĝi el ĉiuj brutoj, kiuj estas sur la tero: 3ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, vi povas manĝi. 4Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn: la kamelon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi; 5kaj la hirakon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi; 6kaj la leporon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi; 7kaj la porkon, ĉar ĝi havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi. 8Ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn ne tuŝu, malpuraj ili estas por vi.¶ 9Jenajn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas manĝi. 10Sed ĉiuj, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el ĉio, kio moviĝas en la akvo, kaj el ĉiuj estaĵoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindaĵo por vi; 11kaj ili estu abomenindaĵo por vi, ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn abomenu. 12Ĉio en la akvo, kio ne havas naĝilojn kaj skvamojn, estas abomenindaĵo por vi.¶ 13Kaj ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj, ili estas abomenindaĵoj: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon 14kaj la milvon kaj la falkon kun ĝia speco, 15ĉiun korvon kun ĝia speco, 16kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco 17kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison 18kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron 19kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.¶ 20Ĉio moviĝanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindaĵo por vi. 21Nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero. 22La jenajn el ili vi povas manĝi: la akridon kun ĝia speco kaj la cikadon kun ĝia speco kaj la grilon kun ĝia speco kaj la lokuston kun ĝia speco. 23Sed ĉiu alia moviĝanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindaĵo por vi.¶ 24Kaj per la jenaj vi fariĝos malpuraj; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero; 25kaj ĉiu, kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: 26ĉiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distranĉan sulkon kaj ne remaĉas maĉitaĵon, estas malpura por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura. 27Kaj el ĉiuj bestoj kvarpiedaj ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero. 28Kaj kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: malpuraj ili estas por vi.¶ 29Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero: la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco 30kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la ĥameleono. 31Tiuj estas la malpuraj por vi inter ĉiuj rampaĵoj; ĉiu, kiu ektuŝos ilin post ilia morto, estos malpura ĝis la vespero. 32Kaj ĉio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; ĉu ĝi estos ia ligna vazo, ĉu vesto, ĉu felo, ĉu sako, ĉu ia ilo, per kiu oni faras laboron — oni metu ĝin en akvon, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero, kaj tiam ĝi fariĝos pura. 33Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam ĉio, kio estas interne, fariĝos malpura; kaj la vazon rompu. 34Ĉiu manĝaĵo, kiun oni manĝas, se ŝprucos sur ĝin tia akvo, fariĝos malpura; kaj ĉiu trinkaĵo, kiun oni trinkas, en tia vazo fariĝos malpura. 35Kaj ĉio, sur kion falos io el ilia kadavraĵo, fariĝos malpura; se ĝi estos forno aŭ kaldrono, oni ĝin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi. 36Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektuŝos ilian kadavraĵon, fariĝos malpura. 37Kaj se io el ilia kadavraĵo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, ĝi restos pura. 38Sed se estos verŝita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavraĵo falos sur ĝin, tiam ĝi estos malpura por vi.¶ 39Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por manĝi, tiam tiu, kiu ektuŝos ĝian kadavron, estos malpura ĝis la vespero. 40Kaj tiu, kiu manĝos ion el ĝia kadavraĵo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero; kaj tiu, kiu portos ĝian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero.¶ 41Ĉia rampaĵo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindaĵo, ĝi ne estu manĝata. 42Ĉio, kio rampas sur la ventro, kaj ĉio, kio iras sur kvar piedoj aŭ sur pli da piedoj, sed estas rampaĵo, kiu rampas sur la tero — ilin ne manĝu, ĉar ili estas abomenindaĵo. 43Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpuriĝu per ili, farante vin mem malpuraj. 44Ĉar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampaĵo, kiu rampas sur la tero. 45Ĉar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, ĉar Mi estas sankta.¶ 46Tio estas la leĝo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri ĉiuj bestoj, moviĝantaj en la akvo, kaj pri ĉiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero, 47por fari diferencon inter la malpuraĵo kaj puraĵo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas manĝi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne manĝi.¶