1Jesuo do ses tagojn antaŭ la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj. 2Oni do pretigis por li tie vespermanĝon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe manĝo. 3Tiam Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo. 4Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta: 5Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis al malriĉuloj? 6Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin. 7Sed Jesuo diris: Lasu ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo. 8Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.¶ 9La amaso de la Judoj do sciiĝis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaŭ por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj. 10Sed la ĉefpastroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ Lazaron; 11ĉar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.¶ 12En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem, 13prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo! 14Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite: 15Ne timu, filino de Cion: jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno. 16Tion la disĉiploj unue ne komprenis; sed post la gloriĝo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion. 17La homamaso do, kiu ĉeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li. 18Pro tio ankaŭ la homamaso iris al li renkonte, ĉar ili sciiĝis, ke li faris tiun signon. 19La Fariseoj do diris inter si: Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.¶ 20Kaj inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj; 21tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante: Sinjoro, ni volas vidi Jesuon. 22Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon. 23Sed Jesuo respondis al ili, dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata. 24Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. 25Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. 26Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros. 27Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo. 28Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el la ĉielo: Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros. 29Do la apudstaranta homamaso, aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris: Anĝelo parolis al li. 30Jesuo respondis kaj diris: Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi. 31Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu mondo estos elpelita. 32Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. 33Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos. 34La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo? 35Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras. 36Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo.¶ 37Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li; 38por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis:¶ 39Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:¶ 40Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, 41Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li. 42Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo; 43ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.¶ 44Kaj Jesuo kriis kaj diris: Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis. 45Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis. 46Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo. 47Kaj se iu aŭdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas; ĉar mi venis, ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon. 48Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago. 49Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. 50Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.¶