1Ĉar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem, 2Mi kolektos ĉiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehoŝafat; kaj tie Mi faros super ili juĝon pro Mia popolo kaj Mia heredaĵo Izrael, kiun ili disĵetis inter la naciojn, dividinte Mian landon; 3kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro manĝaĵo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis. 4Kaj kion vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj ĉiuj distriktoj Filiŝtaj? ĉu vi volas repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaŭ turnos vian repagon sur vian kapon. 5Mian arĝenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej bonajn valoraĵojn vi transportis en viajn templojn, 6kaj la filojn de Judujo kaj la filojn de Jerusalem vi vendis al la filoj de la Grekoj, por malproksimigi ilin de iliaj limoj; 7sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos sur vian kapon; 8kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj ĉi tiuj vendos ilin al la Ŝebaanoj, al popolo malproksima; ĉar la Eternulo tion diris.¶ 9Proklamu tion inter la nacioj; pretiĝu al milito, veku la kuraĝulojn; ĉiuj militistoj leviĝu kaj eliru. 10Forĝu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru: Mi estas forta. 11Rapidu kaj venu, ĉiuj nacioj de ĉiuj flankoj, kaj kolektiĝu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn. 12La popoloj leviĝu kaj iru en la valon de Jehoŝafat; ĉar tie Mi sidiĝos, por juĝi ĉiujn naciojn de ĉiuj flankoj. 13Svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura; venu malsupren, ĉar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj tropleniĝis; ĉar granda estas ilia malboneco. 14Amasoj post amasoj kolektiĝas en la valo de la juĝo, ĉar alproksimiĝas la tago de la Eternulo en la valo de la juĝo. 15La suno kaj la luno senlumiĝos, kaj la steloj perdos sian brilon. 16Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; ektremos la ĉielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifuĝejo por Sia popolo, kaj fortikaĵo por la idoj de Izrael. 17Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu loĝas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra ĝi. 18En tiu tago la montoj elgutigos dolĉan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj ĉiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo Ŝitima. 19Egiptujo fariĝos dezerto, kaj Edom fariĝos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj verŝis senkulpan sangon en sia lando. 20Sed Judujo estos loĝata eterne, kaj Jerusalem en ĉiuj generacioj. 21Kaj Mi venĝos pro ilia sango, kiu ne estis venĝita de Mi; kaj la Eternulo loĝados en Cion.¶