1Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon. 2Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:¶ 3Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis, 4Tiu tago estu malluma; 5Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin; 6Tiun nokton prenu mallumego; 7Ho, tiu nokto estu soleca; 8Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago, 9Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko; 10Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino 11Kial mi ne mortis tuj el la utero, 12Kial akceptis min la genuoj? 13Mi nun kuŝus kaj estus trankvila; 14Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero, 15Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron, 16Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus, 17Tie la malpiuloj ĉesas tumulti; 18Tie la malliberuloj kune havas ripozon; 19Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; 20Por kio al suferanto estas donita la lumo, 21Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas, 22Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj, 23Al la homo, kies vojo estas kaŝita, 24Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, 25Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, 26Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon;