1Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:¶ 2Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antaŭaj monatoj, 3Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; 4Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, 5Kiam la Plejpotenculo estis ankoraŭ kun mi, 6Kiam miaj paŝoj laviĝadis en butero, 7Kiam mi eliris el la pordego al la urbo 8Vidis min junuloj kaj kaŝis sin, 9Eminentuloj ĉesis paroli 10La voĉo de altranguloj sin kaŝis, 11Kiam orelo aŭdis, ĝi nomis min feliĉa; 12Ĉar mi savadis kriantan malriĉulon, 13Beno de pereanto venadis sur min, 14Virteco estis mia vesto, 15Mi estis okuloj por la blindulo, 16Mi estis patro por la malriĉuloj, 17Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, 18Kaj mi pensis: En mia nesto mi mortos, 19Mia radiko estas malkovrita por la akvo, 20Mia gloro estas ĉiam nova, 21Oni aŭskultadis min kaj atendadis, 22Post miaj vortoj oni ne plu parolis; 23Oni atendadis min kiel la pluvon, 24Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; 25Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la ĉefa loko;