1Ijob respondis kaj diris:¶
2Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa;
3Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi,
4Mi prezentus al Li juĝan aferon,
5Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi;
6Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi?
7Tiam pravulo procesus kun Li,
8Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas;
9Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas;
10Sed mian vojon Li konas;
11Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo;
12Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj;
13Sed Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li?
14Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos;
15Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo,
16Dio senkuraĝigis mian koron,
17Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo,