1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la deka jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, tio estas en la dek-oka jaro de Nebukadnecar. 2Tiam la militistaro de la reĝo de Babel sieĝis Jerusalemon, kaj la profeto Jeremia estis malliberigita sur la korto de la malliberejo, kiu estis apud la domo de la reĝo de Judujo. 3Tie malliberigis lin Cidkija, reĝo de Judujo, dirante: Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel, kiu ĝin venkoprenos; 4kaj Cidkija, reĝo de Judujo, ne saviĝos el la manoj de la Ĥaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de la reĝo de Babel, kies buŝo parolos kun lia buŝo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn; 5kaj en Babelon li forkondukos Cidkijan, kaj ĉi tiu restos tie, ĝis Mi vizitos lin, diras la Eternulo; se vi militos kontraŭ la Ĥaldeoj, vi ne sukcesos?¶ 6Kaj Jeremia diris: Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 7Jen Ĥanamel, filo de via onklo Ŝalum, iras al vi, por diri: Aĉetu al vi mian kampon, kiu estas en Anatot, ĉar al vi apartenas la rajto de parenco, por aĉeti. 8Kaj venis al mi Ĥanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi: Aĉetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; ĉar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elaĉeto; aĉetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo. 9Kaj mi aĉetis de Ĥanamel, filo de mia onklo, la kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep siklojn da arĝento. 10Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la arĝenton per pesilo. 11Kaj mi prenis la dokumenton de aĉeto, la sigelitan laŭ juro kaj leĝo, kaj la nefermitan. 12Kaj mi donis la dokumenton de aĉeto al Baruĥ, filo de Nerija, filo de Maĥseja, antaŭ la okuloj de mia kuzo Ĥanamel, kaj antaŭ la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de aĉeto, kaj antaŭ la okuloj de ĉiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo. 13Kaj mi ordonis al Baruĥ antaŭ iliaj okuloj, dirante: 14Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Prenu ĉi tiujn dokumentojn, ĉi tiun dokumenton de aĉeto, la sigelitan, kaj ĉi tiun nefermitan, kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konserviĝu dum longa tempo. 15Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Oni denove aĉetos domojn, kampojn, kaj vinberĝardenojn en ĉi tiu lando.¶ 16Kaj, transdoninte la dokumentojn de aĉeto al Baruĥ, filo de Nerija, mi ekpreĝis al la Eternulo, dirante: 17Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la ĉielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi; 18Vi faras favorkoraĵon al miloj, kaj pro la malbonagoj de la patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili. Vi, Dio granda, potenca, kies nomo estas Eternulo Cebaot, 19granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super ĉiuj vojoj de la homidoj, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto kaj laŭ la fruktoj de liaj agoj; 20Vi, kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta ĝis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel ĝi estas nune; 21kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per etendita brako, kaj per granda teruro; 22kaj Vi donis al ili ĉi tiun landon, pri kiu Vi ĵuris al iliaj patroj, ke Vi donos al ili, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo; 23kaj ili venis kaj ekposedis ĝin, tamen ili ne aŭskultis Vian voĉon kaj ne sekvis Vian instruon, ne faris ĉion, kion Vi ordonis al ili; kaj Vi venigis sur ilin ĉi tiun tutan malfeliĉon. 24Jen remparoj alproksimiĝas al la urbo, por venkopreni ĝin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĝi; kion Vi diris, tio fariĝas, kaj Vi tion vidas. 25Kaj Vi, Sinjoro, ho Eternulo, diris al mi: Aĉetu al vi la kampon pro mono, kaj starigu atestantojn; dume la urbo estas transdonata en la manojn de la Ĥaldeoj.¶ 26Tiam la vorto de la Eternulo aperis al Jeremia, dirante: 27Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de ĉiu karno; ĉu ekzistas por Mi io nefarebla?¶ 28Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonas ĉi tiun urbon en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin. 29Kaj venos la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj ekbruligos ĉi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos ĝin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis verŝoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min. 30Ĉar la Izraelidoj kaj la Judoj faradis nur malbonon antaŭ Miaj okuloj detempe de sia juneco; ĉar la Izraelidoj nur kolerigadis Min per la faroj de siaj manoj, diras la Eternulo. 31Ĉar nur por Mia kolero kaj por Mia ĉagreno ekzistis ĉi tiu urbo de la tago, kiam oni konstruis ĝin, ĝis la nuna tago, tiel, ke Mi devas forpuŝi ĝin de antaŭ Mia vizaĝo, 32pro ĉiuj malbonaĵoj de la Izraelidoj kaj Jehudaidoj, kiujn ili faris, por Min kolerigi, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, iliaj profetoj, la Judoj, kaj la loĝantoj de Jerusalem. 33Ili turnis al Mi la dorson, ne la vizaĝon; Mi instruadis ilin, konstante instruadis, sed ili ne aŭskultis, ne akceptis admonon. 34Siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj ili malpurigis ĝin. 35Kaj ili aranĝis la altaĵojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Moleĥ, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindaĵon, por pekigi Judujon.¶ 36Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri ĉi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke ĝi estas transdonata en la manon de la reĝo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto: 37Jen Mi kolektos ilin el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur ĉi tiun lokon kaj loĝigos ilin sendanĝere. 38Kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. 39Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili ĉiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili. 40Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne dekliniĝos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturniĝu de Mi. 41Kaj Mi ĝojos pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en ĉi tiu lando fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo. 42Ĉar tiele diras la Eternulo: Kiel Mi venigis sur ĉi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun Mi eldiris pri ili. 43Kaj kampoj estos aĉetataj en ĉi tiu lando, pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezerta, ke ne troviĝas en ĝi homoj nek brutoj, ke ĝi estas transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj. 44Oni aĉetos kampojn per mono, oni enskribos en dokumentojn kaj sigelos, kaj starigos atestantojn, en la lando en Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, en la urboj de Judujo, en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, kaj en la urboj de la sudo; ĉar Mi revenigos ilin el la kaptiteco, diras la Eternulo.¶