1Jen estas la vortoj de la letero, kiun la profeto Jeremia sendis el Jerusalem al la plej gravaj plejaĝuloj, kiuj estis forkondukitaj, kaj al la pastroj, al la profetoj, kaj al la tuta popolo, kiujn Nebukadnecar forkondukis el Jerusalem en Babelon 2(post kiam la reĝo Jeĥonja, kaj la reĝino, kaj la korteganoj, la eminentuloj de Judujo kaj Jerusalem, la ĉarpentistoj kaj forĝistoj foriris el Jerusalem); 3per Eleasa, filo de Ŝafan, kaj Gemarja, filo de Ĥilkija (kiujn Cidkija, reĝo de Judujo, sendis en Babelon, al Nebukadnecar, reĝo de Babel), li sendis jenajn vortojn: 4Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, al ĉiuj elpelitoj, kiujn Mi elpelis el Jerusalem en Babelon: 5Konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn; 6prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn; multiĝu tie kaj ne malmultiĝu. 7Zorgu pri la bonstato de tiu urbo, kien Mi transloĝigis vin, kaj preĝu por ĝi al la Eternulo; ĉar ĉe ĝia bonstato vi ankaŭ havos bonstaton. 8Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn sonĝojn, kiujn vi sonĝas; 9ĉar malveraĵon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo. 10Ĉar tiele diras la Eternulo: Kiam en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur ĉi tiun lokon. 11Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. 12Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin. 13Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro. 14Kaj Mi estos trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el ĉiuj popoloj kaj de ĉiuj lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos vin sur la lokon, de kiu Mi transloĝigis vin. 15Vane vi diras: La Eternulo starigis al ni profetojn en Babel. 16Ĉar tiele diras la Eternulo pri la reĝo, kiu sidas sur la trono de David, kaj pri la tuta popolo, kiu loĝas en ĉi tiu urbo, pri viaj fratoj, kiuj ne iris kun vi en ekzilon; 17tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi sendos sur ilin glavon kaj malsaton kaj peston, kaj Mi similigos ilin al malbonaj figoj, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco; 18Mi persekutos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto, kaj Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, objekto de malbeno, mirego, moko, kaj malhonoro inter ĉiuj popoloj, kien Mi dispelos ilin; 19pro tio, ke ili ne aŭskultis Miajn vortojn, diras la Eternulo; Mi sendadis al ili Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, sed vi ne aŭskultis, diras la Eternulo. 20Kaj vi, ĉiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon, aŭskultu la vorton de la Eternulo.¶ 21Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Aĥab, filo de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi en Mia nomo malveraĵon: Jen Mi transdonos ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li mortigos ilin antaŭ viaj okuloj. 22Kaj ĉe ĉiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en Babel, ilia nomo fariĝos objekto de malbeno, kaj oni dirados: La Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Aĥab, kiujn la reĝo de Babel rostigis sur fajro — 23pro tio, ke ili faris abomenindaĵon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malveraĵon, kiun Mi ne ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.¶ 24Kaj al Ŝemaja, la Neĥelamano, diru jene: 25Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Pro tio, ke vi sendis en via nomo leterojn al la tuta popolo, kiu estas en Jerusalem, kaj al la pastro Cefanja, filo de Maaseja, kaj al ĉiuj pastroj, kun la sekvanta enhavo: 26La Eternulo starigis vin pastro anstataŭ la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super ĉiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron; 27kial do vi ne faris punparolon al Jeremia, la Anatotano, kiu prezentas sin al vi kiel profeto? 28Ĉar ankaŭ al ni en Babelon li sendis, por diri: La kaptiteco estos longa; konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn. 29Kaj la pastro Cefanja tralegis tiun leteron en la orelojn de la profeto Jeremia. 30Tial aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia: 31Sendu al ĉiuj ekzilitoj, por diri: Tiele diras la Eternulo pri Ŝemaja, la Neĥelamano: Pro tio, ke Ŝemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malveraĵo — 32pro tio tiele diras la Eternulo: Jen Mi punos Ŝemajan, la Neĥelamanon, kaj lian idaron: neniu restos ĉe li meze de ĉi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; ĉar li parolis kontraŭ la volo de la Eternulo.¶