1Tiele diris la Eternulo: Iru en la domon de la reĝo de Judujo, kaj diru tie jenon: 2diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra ĉi tiuj pordegoj. 3Tiele diras la Eternulo: Faru juĝon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aŭ vidvinon, kaj sangon senkulpan ne verŝu sur ĉi tiu loko. 4Ĉar se vi plenumos ĉi tiun diron, tiam tra la pordegoj de ĉi tiu domo irados reĝoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj sur ĉevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo. 5Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam — Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo — ĉi tiu domo fariĝos ruino. 6Ĉar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la reĝo de Judujo: Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne loĝataj. 7Mi starigos kontraŭ vi ekstermantojn, ĉiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj ĵetos en fajron. 8Kaj multe da nacioj preterpasos ĉi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu granda urbo? 9Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorkliniĝis al aliaj dioj kaj servis al ili.¶ 10Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, ĉar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskiĝo. 11Ĉar tiele diras la Eternulo pri Ŝalum, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, kiu reĝis post sia patro Joŝija kaj foriris de ĉi tiu loko: Li ne plu revenos ĉi tien; 12sed sur la loko, kien oni transloĝigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj ĉi tiun landon li ne plu vidos.¶ 13Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn ĉambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon; 14kiu diras: Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn ĉambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro. 15Ĉu vi reĝos per tio, ke vi ĉirkaŭis vin per cedraĵo? via patro ja ankaŭ manĝis kaj trinkis, sed li agis laŭjuĝe kaj juste, kaj tiam estis al li bone. 16Li juĝadis la aferojn de premito kaj malriĉulo, kaj tiam estis bone. Ĉu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo. 17Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, verŝadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado. 18Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: Oni ne lamentos pri li: Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li: Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo! 19Per enterigo de azeno li estos enterigita: oni trenos lin kaj ĵetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.¶ 20Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Baŝan laŭtigu vian voĉon, kaj kriu de Abarim; ĉar disbatitaj estas ĉiuj viaj amantoj. 21Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraŭ en bona stato, sed vi diris: Mi ne volas aŭskulti. Tia estis via konduto detempe de via juneco, ke vi ne aŭskultis Mian voĉon. 22Ĉiujn viajn paŝtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro ĉiuj viaj malbonagoj. 23Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino! 24Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se Konja, filo de Jehojakim, reĝo de Judujo, eĉ estus sigelringo sur Mia dekstra mano, eĉ de tie Mi vin deŝirus. 25Kaj Mi transdonos vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj en la manon de la Ĥaldeoj. 26Kaj Mi ĵetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskiĝis; kaj tie vi mortos. 27Sed en la landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos. 28Ĉu ĉi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpuŝita? ĉu li estas vazo neamata? kial ili estas forĵetitaj, li kaj lia idaro, ĵetitaj en landon, kiun ili ne konis? 29Ho tero, tero, tero! aŭskultu la vorton de la Eternulo! 30Tiele diras la Eternulo: Enskribu ĉi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; ĉar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aŭ regos iam en Judujo.¶