1Aŭskultu la vorton, kiun diras pri vi la Eternulo, ho domo de Izrael! 2Tiele diras la Eternulo: Ne lernu la konduton de la nacioj, kaj ne timu la signojn de la ĉielo, kiel la nacioj ilin timas. 3Ĉar la aranĝoj de la nacioj estas vantaĵo: ili dehakas arbon en la arbaro, kaj ĉarpentisto prilaboras ĝin per hakilo; 4ili ornamas ĝin per arĝento kaj oro, fortikigas per najloj kaj marteloj, por ke ĝi ne disfalu. 5Ili estas kiel kolono ĉirkaŭforĝita; ili ne parolas, oni portas ilin, ĉar ili ne povas iri. Ne timu ilin, ĉar ili ne faras malbonon, tiel same, kiel ili ne povas fari bonon. 6Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco. 7Kiu povas ne timi Vin, ho Reĝo de la popoloj? al Vi tio decas, ĉar inter ĉiuj saĝuloj de la nacioj kaj en ĉiuj iliaj regnoj ekzistas neniu simila al Vi. 8Ĉiuj ili malsaĝiĝis kaj idiotiĝis, ĉar ligno donas ja nur vantaĵan instruon. 9Foliigita arĝento estas venigita el Taŝiŝ kaj oro el Ufaz, laboritaĵo de artisto kaj de la manoj de fandisto; blua kaj purpura ŝtofo estas ilia vesto, ĉio estas faritaĵo de lertuloj. 10Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Reĝo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.¶ 11Diru do al ili: La dioj, kiuj ne kreis la ĉielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la ĉielo.¶ 12Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon. 13Kiam Li eksonigas Sian voĉon, kolektiĝas multego da akvo en la ĉielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj. 14Malsaĝiĝis ĉiu homo kun sia sciado, per honto kovriĝis ĉiu fandisto kun sia statuo; ĉar lia fanditaĵo estas malveraĵo, ĝi ne havas en si spiriton. 15Tio estas vantaĵo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos. 16Ne simila al ili estas Tiu, kiun havas Jakob; ĉar Li estas la kreinto de ĉio, kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.¶ 17Forprenu de la tero vian komercaĵon, vi, kiu loĝas en fortikaĵo; 18ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi ĉi tiun fojon elĵetos la loĝantojn de la lando, kaj Mi premos ilin, ke ili sentos kaj diros: 19Ho ve al mi en mia malfeliĉo! neresanigebla estas mia vundo. Kaj mi pensis, ke tio estas mia malsano, kiun mi devas elporti. 20Mia tendo estas ruinigita, kaj ĉiuj miaj ŝnuroj estas disŝiritaj; miaj infanoj foriris de mi kaj forestas; estas jam neniu, kiu povus starigi mian tendon kaj pendigi miajn kurtenojn. 21Ĉar la paŝtistoj malsaĝiĝis kaj ne serĉis la Eternulon; tial ili nenion komprenas kaj ilia tuta paŝtataro estas dispelita. 22Jen venas laŭta krio kaj granda bruo el norda lando, por fari la urbojn de Judujo ruinoj, loĝejo de ŝakaloj. 23Mi scias, ho Eternulo, ke la vojo de homo estas ne laŭ lia volo, ke homo iranta ne povas libere direkti siajn paŝojn. 24Punu min, ho Eternulo, sed laŭjuĝe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu. 25Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, kaj sur la gentojn, kiuj ne vokas Vian nomon; ĉar ili formanĝis Jakobon, englutis lin, ekstermis lin, kaj dezertigis lian loĝejon.¶