1Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, Ŝimŝon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris: Mi envenos al mia edzino en la internan ĉambron. Sed ŝia patro ne permesis al li eniri. 2Kaj ŝia patro diris: Mi pensis, ke vi ekmalamis ŝin, kaj mi donis ŝin al via amiko. Jen ŝia pli juna fratino estas ja pli bela ol ŝi; ŝi fariĝu via, anstataŭ tiu. 3Sed Ŝimŝon diris al ili: Ĉi tiun fojon mi estos senkulpa antaŭ la Filiŝtoj, se mi faros al ili malbonon. 4Kaj Ŝimŝon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torĉojn, kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torĉo meze inter ĉiuj du vostoj. 5Kaj li ekbruligis per fajro la torĉojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filiŝtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraŭ ne rikoltitan grenon kaj la vinberĝardenojn kaj la olivarbojn. 6Kaj la Filiŝtoj diris: Kiu tion faris? Kaj oni respondis: Ŝimŝon, bofilo de la Timnaano; ĉar ĉi tiu prenis lian edzinon kaj fordonis ŝin al lia amiko. Kaj la Filiŝtoj iris kaj forbruligis per fajro ŝin kaj ŝian patron. 7Tiam Ŝimŝon diris al ili: Se vi agas tiel, tiam mi ne ĉesos, antaŭ ol mi faros venĝon kontraŭ vi. 8Kaj li forte batis al ili la krurojn kaj la lumbojn; poste li iris kaj ekloĝis en la fendego de la roko Etam.¶ 9Tiam la Filiŝtoj iris kaj stariĝis tendare en la regiono de Jehuda kaj etendiĝis ĝis Leĥi. 10Kaj la Jehudaidoj diris: Pro kio vi eliris kontraŭ nin? Kaj ili respondis: Ni venis, por ligi Ŝimŝonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni. 11Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al Ŝimŝon: Ĉu vi ne scias, ke la Filiŝtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili: Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili. 12Kaj ili diris al li: Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filiŝtoj. Tiam Ŝimŝon diris al ili: Ĵuru al mi, ke vi ne mortigos min. 13Kaj ili diris al li jene: Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj ŝnuroj kaj elkondukis lin el la roko. 14Kiam li venis al Leĥi, la Filiŝtoj ĝojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la ŝnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, fariĝis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj. 15Kaj li trovis freŝan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis ĝin kaj mortigis per ĝi mil homojn. 16Kaj Ŝimŝon diris:¶ 17Kiam li finis paroli, li forĵetis el sia mano la makzelon; kaj li donis al tiu loko la nomon Ramat-Leĥi. 18Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj! 19Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Leĥi, kaj eliris el ĝi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li reviviĝis. Tial ĝi ricevis la nomon ĝis la nuna tago: Fonto de la Vokanto en Leĥi. 20Kaj li estis juĝisto de Izrael en la tempo de la Filiŝtoj dum dudek jaroj.¶