1Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante: Kiu el ni plej antaŭe devas iri kontraŭ la Kanaanidojn, por militi kontraŭ ili? 2Kaj la Eternulo diris: Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn. 3Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon: Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraŭ la Kanaanidoj; kaj mi ankaŭ iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li. 4Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn. 5Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraŭ li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn. 6Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj. 7Kaj Adoni-Bezek diris: Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.¶ 8Kaj la Jehudaidoj militis kontraŭ Jerusalem kaj prenis ĝin kaj venkobatis ĝin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis. 9Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraŭ la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltaĵo. 10Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj loĝis en Ĥebron (la nomo de Ĥebron antaŭe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis Ŝeŝajon kaj Aĥimanon kaj Talmajon. 11Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir (la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer). 12Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon. 13Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon. 14Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno; kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi? 15Kaj ŝi diris al li: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj Kaleb donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.¶ 16Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj ekloĝis kune kun la popolo. 17Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Cefat, kaj detruis ĝin, kaj donis al la urbo la nomon Ĥorma. 18Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun ĝiaj limoj kaj Aŝkelon kun ĝiaj limoj kaj Ekron kun ĝiaj limoj. 19Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la loĝantojn de la valo, ĉar ili havis ferajn ĉarojn. 20Kaj oni donis al Kaleb Ĥebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak. 21Sed la Jebusidojn, kiuj loĝis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj loĝis kun la Benjamenidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.¶ 22Kaj iris ankaŭ la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili. 23Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antaŭe estis Luz). 24Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li: Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favoraĵon. 25Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis. 26Kaj la viro iris en la landon de la Ĥetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al ĝi la nomon Luz; tia estas ĝia nomo ĝis la nuna tago.¶ 27Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-Ŝean kun ĝiaj urbetoj kaj Taanaĥ kun ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantojn de Dor kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Jibleam kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Megido kaj de ĝiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue loĝis en tiu lando. 28Kiam Izrael fortiĝis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.¶ 29Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li en Gezer.¶ 30Zebulun ne forpelis la loĝantojn de Kitron, nek la loĝantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li, kaj fariĝis tributuloj.¶ 31Aŝer ne forpelis la loĝantojn de Ako, nek la loĝantojn de Cidon, nek de Aĥlab, nek de Aĥzib, nek de Ĥelba, nek de Afek, nek de Reĥob. 32Kaj la Aŝeridoj loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; ĉar ili ne forpelis ilin.¶ 33Naftali ne forpelis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ, nek la loĝantojn de Bet-Anat; kaj li loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ kaj de Bet-Anat fariĝis liaj tributuloj.¶ 34Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon. 35Kaj la Amoridoj plue loĝis sur la monto Ĥeres, en Ajalon kaj en Ŝaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili fariĝis tributuloj. 36Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie leviĝas Akrabim, de Sela pli alten.¶