1Atentu nun, riĉuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj. 2Via riĉo putriĝis, kaj viaj vestoj konsumiĝas de tineoj. 3Via oro kaj via arĝento rustiĝis; kaj ilia rusto atestos kontraŭ vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron. 4Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falĉis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot. 5Vi luksadis sur la tero, kaj diboĉadis; vi nutradis viajn korojn en tago de buĉado. 6Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontraŭstaras al vi.¶ 7Paciencu do, fratoj, ĝis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri ĝi, ĝis ĝi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon. 8Vi ankaŭ paciencu; fortikigu viajn korojn; ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas. 9Ne murmuru, fratoj, unu kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj; jen la juĝisto staras antaŭ la pordoj. 10Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro. 11Jen ni nomas feliĉaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi aŭdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.¶ 12Sed antaŭ ĉio, miaj fratoj, ne ĵuru, nek per la ĉielo, nek per la tero, nek per ia alia ĵuro; sed via jes estu jes, kaj via ne estu ne; por ke vi ne falu sub juĝon.¶ 13Ĉu iu el vi suferas? li preĝu. Ĉu iu estas gaja? li psalme kantu. 14Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; 15kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li. 16Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio. 17Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li preĝis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj. 18Kaj denove li preĝis; kaj la ĉielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.¶ 19Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos, 20oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.¶