1Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj: kiel la antaŭa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj. 2Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo. 3Vi multigis la popolon, Vi grandigis ĝian ĝojon; ili ĝojas antaŭ Vi, kiel oni ĝojas dum la rikolto, kiel oni ĝojas ĉe dividado de rabakiro. 4Ĉar la jugon de ilia ŝarĝo, la kanon de ilia ŝultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan. 5Ĉar ĉiu armaĵo de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj ruliĝis en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro. 6Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; 7por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.¶ 8Vorton sendis la Sinjoro al Jakob, kaj ĝi falis en Izrael. 9Tion sciu la tuta popolo, Efraim kaj la loĝantoj de Samario, kiuj diras kun fiereco kaj kun malhumila koro: 10Brikoj falis, sed el hakitaj ŝtonoj ni konstruos; sikomoroj estas dishakitaj, sed ni anstataŭigos ilin per cedroj. 11La Eternulo fortigos kontraŭ ili la malamikojn de Recin, kaj liajn kontraŭulojn Li ekscitos, 12la Sirianojn de antaŭe kaj la Filiŝtojn de malantaŭe; kaj ili formanĝos Izraelon per la tuta buŝo. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.¶ 13Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu ĝin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne serĉas. 14Tial la Eternulo dehakos ĉe Izrael la kapon kaj la voston, branĉon kaj kanon, en unu tago. 15Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malveraĵon, estas la vosto. 16La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos. 17Tial la Sinjoro ne ĝojos pro iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne kompatos; ĉar ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj ĉiu buŝo parolas malnoblaĵon. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.¶ 18Ĉar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn ĝi formanĝas, ĝi brulas en densejo de arbaro, kaj leviĝas kolonoj da fumo. 19De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro; neniu kompatas sian fraton. 20Oni tranĉas dekstre kaj restas malsataj, oni manĝas maldekstre kaj ne satiĝas; ĉiu manĝas la karnon de sia brako. 21Manase estas kontraŭ Efraim, kaj Efraim kontraŭ Manase, ambaŭ kune kontraŭ Jehuda. Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.¶