1La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo. 2Kiu iras ĝustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kuŝejo.¶ 3Sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino! 4Kiun vi mokegas? kontraŭ kiu vi malfermegas la buŝon kaj elŝovas la langon? ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo, 5kiuj varmiĝas en la arbaretoj, sub ĉiu verdbranĉa arbo; kiuj buĉas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj? 6Inter la glataĵoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi verŝis verŝoferojn, alportis farunoferojn; ĉu Mi povas esti kontenta pri tio? 7Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kuŝejon, vi tien supreniris, por buĉi oferojn. 8Kaj malantaŭ la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon; ĉar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris, larĝigis vian kuŝejon, kaj ligis vin kun ili; vi ekamis ilian kuŝejon, elrigardis por vi oportunan lokon. 9Oleita vi pilgrimis al la reĝo, uzis multe da aromaĵoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltiĝis ĝis Ŝeol. 10Pro la multeco de viaj vojoj vi laciĝis, tamen vi ne diris: Mi perdis la esperon; vi trovis ankoraŭ vivon en via mano, kaj pro tio vi ne laciĝis. 11Sed kiu kaŭzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? ĉu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas? 12Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin. 13Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin ĉiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton. 14Kaj Li diras: Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.¶ 15Ĉar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo: Alte kaj en sankta loko Mi loĝas, sed ankaŭ apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj. 16Ĉar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortiĝus antaŭ Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis. 17Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laŭ la vojo de sia koro. 18Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj. 19Mi kreos diron de la buŝo: Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin. 20Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviliĝi kaj kies akvo elĵetas ŝlimon kaj koton. 21Ne ekzistas paco por la malpiuloj, diras mia Dio.¶