1Aŭskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj serĉas la Eternulon: rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj. 2Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; ĉar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin. 3Ĉar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos ĉiujn ĝiajn ruinojn, kaj ĝian dezerton Li faros kiel Eden, kaj ĝian stepon kiel la ĝardeno de la Eternulo; ĝojo kaj gajeco troviĝos en ĝi, dankado kaj laŭta kantado.¶ 4Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, aŭskultu Min; ĉar instruo eliros el Mi, kaj Mian leĝon Mi starigos kiel lumon por la popoloj. 5Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj brakoj juĝos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian brakon. 6Levu al la ĉielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; ĉar la ĉielo disneniiĝos kiel fumo, kaj la tero elfrotiĝos kiel vesto, kaj ĝiaj loĝantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektiĝos.¶ 7Aŭskultu Min, vi, kiuj konas la veron, popolo, havanta Mian instruon en sia koro: ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj insultoj ne senkuraĝiĝu. 8Ĉar kiel veston tramanĝos ilin tineoj, kaj kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por ĉiuj generacioj.¶ 9Leviĝu, leviĝu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; leviĝu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antaŭlonge. Ĉu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon? 10Ĉu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj? 11Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.¶ 12Mi, Mi mem estas via konsolanto. Kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo; 13kaj vi forgesis la Eternulon, vian Kreinton, kiu etendis la ĉielon kaj fondis la teron; kaj konstante, ĉiutage, vi timas la furiozon de la premanto, kiu celas ekstermi? Sed kie estas la furiozo de la premanto? 14Baldaŭ la kaptito estos liberigita, ke li ne mortu en la kavo kaj ne manku al li pano. 15Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu kvietigas la maron, kiam bruas ĝiaj ondoj, kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot. 16Mi metis Miajn vortojn en vian buŝon kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por aranĝi la ĉielon kaj doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion: Vi estas Mia popolo.¶ 17Vekiĝu, vekiĝu, leviĝu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la ŝaŭmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo. 18El ĉiuj filoj, kiujn ŝi naskis, neniu ŝin gvidis; el ĉiuj filoj, kiujn ŝi edukis, neniu tenis ŝin je la mano. 19Tio ambaŭ vin trafis; kiu kompatis vin? ruinado kaj malfeliĉo, malsato kaj glavo; per kiu mi povus konsoli vin? 20Viaj filoj senfortiĝis, kuŝis ĉe la komenco de ĉiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero de la Eternulo, de la indigno de via Dio. 21Tial aŭskultu ĉi tion, vi, mizerulino kaj ebriulino, sed ne de vino: 22tiele diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian popolon: Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la ŝaŭmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos ĝin; 23kaj Mi transdonos ĝin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al via animo: Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via dorso kvazaŭ teron, kvazaŭ straton por pasantoj.¶