1Aŭskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj: la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon. 2Kaj Li faris mian buŝon simila al akra glavo, kovris min per la ombro de Sia mano, kaj faris min polurita sago, kaŝis min en Sia sagujo. 3Kaj Li diris al mi: Vi estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi gloriĝos. 4Mi opiniis, ke vane mi penis, ke sencele kaj vane mi konsumis mian forton; sed vere mia rajto estas ĉe la Eternulo, kaj mia rekompenco ĉe mia Dio. 5Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektiĝu ĉe Li (ĉar mi estas honorata antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) — 6Li diris: Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero. 7Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj: Reĝoj ekvidos kaj leviĝos; princoj, kaj ili adorkliniĝos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis. 8Tiele diras la Eternulo: En la tempo de favoro Mi aŭskultos vin, kaj en la tago de savo Mi helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn posedaĵojn, 9por diri al la malliberigitoj: Eliru! al la troviĝantoj en mallumo: Montriĝu! Ĉe la vojoj ili paŝtiĝos, kaj sur ĉiuj nudaj montetoj estos ilia paŝtejo. 10Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; ĉar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos. 11Kaj Mi faros ĉiujn Miajn montojn vojo, kaj Miaj vojetoj estos ebene altigitaj. 12Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim. 13Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.¶ 14Sed Cion diris: La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min forgesis. 15Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? eĉ se ili forgesos, Mi vin ne forgesos. 16Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas ĉiam antaŭ Mi. 17Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi. 18Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj kolektiĝis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi ĉiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi ĉirkaŭligos vin per ili kiel fianĉino. 19Ĉar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la loĝantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj. 20Viaj malaperintaj infanoj ankoraŭ diros en viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu loĝi. 21Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi ĉi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpuŝita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis ĉi tiuj?¶ 22Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaŭ la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj. 23Kaj reĝoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizaĝaltere ili kliniĝos antaŭ vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos. 24Ĉu de fortulo oni povas forpreni la akiritaĵon? aŭ ĉu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto? 25Sed tiele diras la Eternulo: Eĉ la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritaĵo de la potenculo formalaperos; kaj kontraŭ viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos. 26Kaj al viaj premantoj Mi manĝigos ilian propran karnon, kaj kiel de mosto ili ebriiĝos de sia propra sango; kaj ekscios ĉiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.¶