1Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. 2Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia batalado, ke pardonita estas ĝia kulpo, ke ĝi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro ĉiuj siaj pekoj.¶ 3Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. 4Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo. 5Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis. 6Voĉo diras: Proklamu! sed li diras: Kion mi proklamu? Ĉiu karno estas herbo, kaj ĉiu ĝia ĉarmo estas kiel kampa floreto. 7Sekiĝas herbo, velkas floreto, kiam la spiro de la Eternulo blovetas sur ĝin; vere, la popolo estas herbo. 8Sekiĝas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.¶ 9Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; laŭtigu potence vian voĉon, ho predikantino de Jerusalem, laŭtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo: Jen estas via Dio! 10Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li. 11Kiel paŝtisto Li paŝtos Sian ŝafaron, per Sia brako Li kolektos la ŝafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la suĉigantinojn Li kondukos.¶ 12Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la ĉielon per la manlarĝo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso? 13Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon? 14De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de saĝeco? 15Jen la popoloj estas kiel guto el sitelo kaj kalkulataj kiel polvero sur pesiltaso; jen Li disŝutas la insulojn, kiel polveretojn. 16Lebanon ne sufiĉus por fajro, kaj ĝia bestaro ne sufiĉus por bruloferoj. 17Ĉiuj nacioj estas antaŭ Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvaloraĵo. 18Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similaĵon vi kontraŭstarigos al Li? 19Ĉu idolon, kiun fandis artisto kaj kiun oraĵisto kovras per oro kaj ornamas per arĝentaj ĉenoj? 20Kiu estas tro malriĉa por la oferdono, tiu elektas lignon ne putrantan, serĉas kompetentan skulptiston, por fari idolon fortikan. 21Ĉu vi ne scias? ĉu vi ne aŭdis? ĉu ne estis dirite al vi antaŭlonge? ĉu vi ne komprenas detempe de la fondado de la tero? 22Li sidas super la rondo de la tero, kaj ĝiaj loĝantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la ĉielon kiel maldikan teksaĵon kaj distiras ĝin kiel tendon por loĝado; 23Li faras la princojn neniaĵo, la juĝistojn de la tero Li faras neekzistaĵo, 24kvazaŭ ili ne estus plantitaj, kvazaŭ ili ne estus semitaj, kvazaŭ ilia trunko ne havus radikon en la tero: apenaŭ Li blovetis sur ilin, ili velkis, kaj la ventego forportas ilin kiel pajlerojn. 25Kaj al kiu do vi volas egaligi Min, ke Mi estu simila al li? diras la Sanktulo. 26Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn taĉmentojn laŭ kalkulo, kiu ilin ĉiujn vokas laŭ la nomo; antaŭ la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kaŝiĝos.¶ 27Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael: Mia vojo estas kaŝita antaŭ la Eternulo, kaj mia afero ne atingas Dion? 28Ĉu vi ne scias, ĉu vi ne aŭdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne laciĝas kaj ne senfortiĝas; Lia saĝeco estas neesplorebla. 29Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon. 30Knaboj senfortiĝas kaj laciĝas, junuloj ofte falas; 31sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne laciĝas, ili iras kaj ne senfortiĝas.¶