1En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos kaj ne vivos. 2Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo, 3kaj diris: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris. 4Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene: 5Iru, kaj diru al Ĥizkija: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn. 6Kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Asirio Mi savos vin kaj ĉi tiun urbon, kaj Mi defendos ĉi tiun urbon. 7Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris: 8jen la hormontran ombron, kiu malsupriĝis sur la suna hormontrilo de Aĥaz, Mi retiros malantaŭen je dek gradoj. Kaj la suno retiriĝis je dek gradoj laŭ la gradaro, laŭ kiu ĝi malsupriĝis.¶ 9Jen estas la skribo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kiam li malsaniĝis kaj eliris viva el sia malsano:¶ 10Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol, 11Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, 12Ke mia estado demoviĝas, kaj forportiĝas de mi kiel tendo de paŝtisto; 13Mi atendis ĝis mateno, ke simile al leono Li frakasos ĉiujn miajn ostojn, 14Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi ĝemis kiel kolombo; 15Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. 16Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, 17Jen en bonon aliformiĝis mia sufero; 18Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, ne la morto Vin laŭdos; 19La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaŭ; 20La Eternulo min helpas; 21Kaj Jesaja diris: Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la ŝvelaĵon, kaj li estos sanigita. 22Kaj Ĥizkija diris: Kia estas la signo, ke mi iros en la domon de la Eternulo?¶