1Ĉar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, ĉian apogon de pano kaj ĉian apogon de akvo; 2heroon kaj militiston, juĝiston kaj profeton, aŭguriston kaj plejaĝulon, 3kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorĉiston. 4Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin. 5Kaj premos la popolo ĉiu la alian kaj ĉiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraŭ maljunulo, kaj senvalorulo antaŭ eminentulo. 6Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante: Vi havas veston, estu do nia estro, kaj ĉi tiu ruino estu sub via mano. 7Sed ĉi tiu laŭte protestos, dirante: Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo. 8Ĉar malfortiĝis Jerusalem, kaj Judujo falis; ĉar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraŭ la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto. 9La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon. 10Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj. 11Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li. 12Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas ĝin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado. 13La Eternulo stariĝis, por juĝi; Li staras, por juĝi popolojn. 14La Eternulo faros juĝan proceson kontraŭ la plejaĝuloj de Lia popolo kaj kontraŭ ĝiaj estroj: Vi ruinigis la vinberĝardenon; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj. 15Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.¶ 16Kaj la Eternulo diras: Pro tio, ke la filinoj de Cion fieriĝis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per ĉenetoj sur la piedoj: 17la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindaĵon. 18En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la ĉenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn, 19la orelringojn, la ĉenetojn kaj la ĉirkaŭligojn, 20la brilaĵetojn kaj la bukojn kaj la laĉojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn, 21la ringojn kaj la nazringojn, 22la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn, 23la spegulojn kaj la delikatajn ŝtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn. 24Kaj anstataŭ bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataŭ zono estos ŝnuro, kaj anstataŭ krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataŭ eleganta mantelo estos sako, anstataŭ beleco estos brulmakuloj. 25Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito. 26Kaj ĝiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere ĝi sidos sur la tero.¶