1Profetaĵo pri la apudmara dezerto:¶ 2Kruela vizio estas montrita al mi: rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; sieĝu, ho Medujo; ĉiun ĝemadon mi ĉesigis. 3Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordiĝis, kiam mi aŭdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis. 4Konsterniĝas mia koro, teruro min frapis; la ĉarma nokto fariĝis por mi teruro. 5Preparu tablon, starigu gardostarantojn, manĝu, trinku. Leviĝu, princoj, ŝmiru la ŝildon. 6Ĉar tiele diris al mi mia Sinjoro: Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru. 7Kaj li vidis vicojn da ĉevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li aŭskultis atente, kun granda atento. 8Kaj li ekkriis kiel leono: Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn; 9kaj jen venis viro, veturanta sur duĉevala ĉaro, kaj li ekkrias kaj diras: Falis, falis Babel, kaj ĉiuj idoloj de ĝiaj dioj rompiĝis sur la teron. 10Mia draŝaĵo, kaj filo de mia garbejo! kion mi aŭdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.¶ 11Profetaĵo pri Duma:¶ 12La gardisto diris: Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.¶ 13Profetaĵo pri Arabujo:¶ 14Elportu akvon renkonte al la soifanto, vi, loĝantoj de la lando Tema, kun pano renkontu la forkurinton; 15ĉar oni forkuras de glavo, de akrigita glavo, kaj de pafarko streĉita, kaj de kruela batalo. 16Ĉar tiele diris al mi la Sinjoro: Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar; 17kaj la restaĵo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, diris.¶