1Profetaĵo pri Damasko:¶ 2Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie paŝtiĝos, kaj neniu ilin fortimigos. 3Kaj detruita estos la fortikaĵo de Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la restaĵo de Sirio estos kiel la gloro de la Izraelidoj, diras la Eternulo Cebaot.¶ 4En tiu tempo maldikiĝos la gloro de Jakob, kaj lia grasa korpo malgrasiĝos. 5Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis la grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post la rikolto de spikoj en la valo Refaim. 6Kaj restos tie postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo: du, tri olivoj sur la supro de alta branĉo, kvar, kvin sur la branĉoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael. 7En tiu tempo la homo sin turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al la Sanktulo de Izrael. 8Kaj li ne turnos sin al la altaroj, faritaj de liaj manoj, kaj ne rigardos al la faritaĵo de siaj fingroj, al la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno. 9En tiu tempo liaj urboj fortikigitaj estos kiel ruinoj en arbaro aŭ sur altaĵo, kiujn oni forlasis pro la Izraelidoj, kaj ili estos dezertaj. 10Ĉar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantaĵojn plezurigajn kaj kreskigis fremdan vinberbranĉon; 11en la tago, kiam vi plantis, vi zorgis pri la kreskado, kaj en la mateno, kiam vi semis, vi zorgis pri la floroj; sed en la tago de ricevado estas ne rikolto, sed doloro suferiga.¶ 12Ho ve! bruo de multe da popoloj; ili bruas simile al la bruo de maroj; kaj tumulto de gentoj, kiel tumulto de grandaj akvoj. 13Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili estos pelataj, kiel grenventumaĵo sur la montoj estas pelata de vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego. 14Dum la vespero jen estas teruro; sed antaŭ la mateno ili jam ne ekzistas. Tia estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.¶