1Aŭskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho reĝa domo; ĉar vin trafos juĝo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor. 2Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos ĉiujn. 3Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kaŝita antaŭ Mi: vi nun malĉastas, ho Efraim, kaj Izrael malpuriĝis. 4Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, ĉar spirito de malĉasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas. 5La malmodesteco de Izrael parolas kontraŭ li antaŭ lia vizaĝo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaŭ Jehuda falos kun ili. 6Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili. 7Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo.¶ 8Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen! 9Efraim fariĝos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele. 10La princoj de Jehuda fariĝis similaj al forŝovantoj de limo; Mi elverŝos sur ilin Mian koleron kiel akvon. 11Efraim estas premata, frapita de la juĝo; ĉar li memvole sekvis homan ordonon. 12Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda. 13Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al reĝo, kiu venĝus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon. 14Ĉar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi disŝiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi. 15Mi iros returne sur Mian lokon, ĝis ili konfesos sian kulpon kaj serĉos Mian vizaĝon; kiam ili suferos, ili Min serĉos, kaj diros:¶