1Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble ŝajne malatingos ĝin. 2Ĉar al ni ankaŭ estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj. 3Ĉar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris:¶ 4Ĉar Li diris ie pri la sepa tago jene: Kaj Dio ripozis en la sepa tago de Sia tuta laboro; 5kaj ankaŭ jene:¶ 6Ĉar restas do por iuj veni en ĝin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo, 7denove Li difinis iun tagon, dirante en David: Hodiaŭ, post tiom da tempo; kiel estas dirite:¶ 8Ĉar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago. 9Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio. 10Ĉar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaŭ mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj. 11Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laŭ la sama ekzemplo de malobeo. 12Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro. 13Kaj ne ekzistas kreitaĵo kaŝita antaŭ Lia vidado; sed ĉio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.¶ 14Havante do ĉefpastron grandan, trapasintan la ĉielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson. 15Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko. 16Ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.¶