1Pro tio ni devas pli diligente atenti la aŭditaĵojn, por ke ni de ili ne forflosu. 2Ĉar se la vorto parolata per anĝeloj montriĝis konstanta, kaj ĉiu dekliniĝo kaj malobeo ricevis justan rekompencon, 3kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la aŭdintoj; 4dum Dio ankaŭ kunatestis per signoj kaj mirindaĵoj kaj diversaj potencaĵoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laŭ Sia volo.¶ 5Ĉar ne al anĝeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas. 6Sed iu atestis ie, dirante:¶ 7Vi malaltigis lin malmulte antaŭ la anĝeloj, 8Ĉion Vi metis sub liajn piedojn. 9Sed la malmulte sub la anĝeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu. 10Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo. 11Ĉar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas ĉiuj el unu; pro tiu kaŭzo li ne hontas nomi ilin fratoj, 12dirante:¶ 13Kaj ankaŭ: Mi fidos Lin. Kaj ankaŭ: Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi. 14Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, 15kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco. 16Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas. 17Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo. 18Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.¶