1La fratamo daŭradu. 2Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante. 3Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo. 4Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos. 5Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 6Tial ni kuraĝas diri:¶ 7Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero. 8Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco. 9Ne forportiĝu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; ĉar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per manĝaĵoj, per kiuj ne profitis la okupiĝantaj pri ili. 10Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton manĝi. 11Ĉar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata de la ĉefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro. 12Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis. 13Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riproĉon. 14Ĉar ĉi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serĉas. 15Per li do ni oferu al Dio ĉiam oferon de laŭdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo. 16Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio. 17Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili viglas pro viaj animoj, kvazaŭ liveronte raporton; por ke kun ĝojo ili faru tion, kaj ne ĝemante, ĉar ĉi tio estus senprofita por vi.¶ 18Preĝu por ni; ĉar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en ĉio honeste vivi. 19Sed des pli urĝe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.¶ 20Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo, 21perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.¶ 22Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, ĉar mi skribis al vi per malmulte da vortoj. 23Sciu, ke estas liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaŭ, mi vin vidos.¶ 24Salutu ĉiujn, kiuj vin regas, kaj ĉiujn sanktulojn. Tiuj, kiuj estas el Italujo, vin salutas.¶ 25Graco estu kun vi ĉiuj. Amen.¶