1Kaj la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj. 2Ĉar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston. 3Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantaĵoj. 4Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, ĉar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per ĝi li, mortinte, ankoraŭ parolas. 5Per la fido Ĥanoĥ estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, ĉar Dio lin transportis; ĉar antaŭ lia transporto estis atestite pri li, ke li plaĉis al Dio; 6kaj sen fido neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas. 7Per la fido Noa, avertite pri la ankoraŭ ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj fariĝis heredanto de la justeco laŭ fido. 8Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras. 9Per la fido li fariĝis pasloĝanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, loĝante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso; 10ĉar li serĉis la urbon havantan la fundamentojn, kies arĥitekturisto kaj konstruanto estas Dio. 11Per la fido ankaŭ Sara mem ricevis kapablon gravediĝi, eĉ post la ordinara aĝo, ĉar ŝi kredis la Promesinton fidela; 12sekve ankaŭ el unu, kaj tiu kvazaŭ malviva, leviĝis tiel multaj, kiel la steloj de la ĉielo laŭnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.¶ 13Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero. 14Ĉar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili serĉas. 15Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri. 16Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.¶ 17Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton; 18nome tiu, al kiu estis dirite: Per Isaak oni nomos vian idaron; 19pensante, ke Dio povas relevi lin eĉ el la mortintoj; el kie ankaŭ li en similaĵo lin retrovis. 20Per la fido Isaak benis Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj. 21Per la fido Jakob, mortante, benis ĉiun el la filoj de Jozef, kaj adorkliniĝis sur la supro de sia bastono. 22Per la fido Jozef, ĉe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis. 23Per la fido Moseo, naskiĝinte, estis kaŝata tri monatojn de la gepatroj, ĉar ili vidis la infaneton belega, kaj ne timis la dekreton de la reĝo. 24Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, 25plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko, 26taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la estonta rekompenco. 27Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la reĝo; ĉar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla. 28Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tuŝu ilin. 29Per la fido li trapasis la Ruĝan Maron kvazaŭ sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis. 30Per la fido la muroj de Jeriĥo falis, ĉirkaŭirite sep tagojn. 31Per la fido la malĉastistino Raĥab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la spionojn kun paco. 32Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj David kaj Samuel kaj la profetoj; 33kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn de leonoj, 34estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj. 35Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan releviĝon; 36kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo; 37ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate 38(je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero. 39Kaj ĉiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson, 40ĉar Dio antaŭvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.¶