1Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron. 2Kaj ili timu vin kaj tremu antaŭ vi, ĉiuj bestoj de la tero kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo, ĉio, kio moviĝas sur la tero, kaj ĉiuj fiŝoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj. 3Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi ĉion. 4Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu. 5Ankaŭ vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de ĉiuj bestoj Mi ĝin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de ĉiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo. 6Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo; ĉar laŭ la bildo de Dio estas farita la homo. 7Kaj vi fruktu kaj multiĝu, moviĝadu sur la tero kaj multiĝu sur ĝi.¶ 8Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene: 9Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi; 10kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el ĉiuj bestoj de la tero kun vi, el ĉiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun ĉiuj bestoj de la tero. 11Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron. 12Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj: 13Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero. 14Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montriĝos la arko en la nubo; 15kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun karnon. 16Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi ĝin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kiu estas sur la tero. 17Kaj Dio diris al Noa: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj ĉiu karno, kiu estas sur la tero.¶ 18Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet; kaj Ĥam estis la patro de Kanaan. 19Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta loĝantaro de la tero.¶ 20Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberĝardenon. 21Kaj li trinkis el la vino kaj ebriiĝis, kaj nudiĝis en sia tendo. 22Kaj Ĥam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere. 23Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis. 24Kaj Noa vekiĝis de sia ebrieco, kaj li sciiĝis, kiel agis kun li lia pli juna filo. 25Kaj li diris:¶ 26Glorata estu la Eternulo, la Dio de Ŝem; 27Dio disvastigu Jafeton, 28Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn. 29Kaj la tuta vivo de Noa estis naŭcent kvindek jaroj, kaj li mortis.¶