1Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektiĝu, kaj mi sciigos al vi, kio fariĝos al vi en la tempo venonta.¶ 2Kunvenu kaj aŭskultu, filoj de Jakob, 3Ruben, vi estas mia unuenaskito, 4Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, 5Simeon kaj Levi, fratoj; 6En ilian konsilon mia animo ne iru, 7Malbenita estu ilia kolero, ĉar ĝi estas forta, 8Jehuda, vin laŭdos viaj fratoj; 9Juna leono estas Jehuda; 10Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, 11Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon 12Liaj okuloj estas ruĝaj de vino 13Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro, 14Isaĥar estas fortosta azeno; 15Kaj li vidis, ke ripozo estas bona 16Dan juĝos sian popolon, 17Dan estos serpento ĉe la vojo, 18Vian helpon mi esperas, ho Eternulo. 19Gadon premos amaso, 20Ĉe Aŝer estas grasa lia pano, 21Naftali estas belkura cervo; 22Fruktoporta arbo estas Jozef, 23Ĉagrenis lin pafistoj 24Sed forta restis lia pafarko 25La Dio de via patro donos al vi helpon, 26La benoj de via patro estas pli fortaj, 27Benjamen estas lupo karnoŝira; 28Tio estas ĉiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, ĉiun per aparta beno li benis. 29Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektiĝas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu troviĝas sur la kampo de Efron la Ĥetido, 30en la duobla kampa kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo de Efron la Ĥetido kiel tomban posedaĵon. 31Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean, 32sur la kampo kaj en la kaverno sur ĝi, kiuj estas aĉetitaj de el la filoj de Ĥet. 33Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.¶