1Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: Plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti, kaj metu la monon de ĉiu en la aperturon de lia sako; 2kaj mian pokalon, la arĝentan pokalon, metu en la aperturon de la sako de la plej juna, kune kun la mono por lia greno. Kaj tiu faris, kiel Jozef diris. 3Kiam eklumis la mateno, oni forsendis la homojn, ilin kaj iliajn azenojn. 4Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraŭ ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo: Leviĝu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al ili: Kial vi pagis malbonon por bono? 5Ĝi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaŭ aŭguras sur ĝi! vi agis malbone! 6Kaj li kuratingis ilin kaj diris al ili tiujn vortojn. 7Kaj ili diris al li: Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn? Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero! 8Jen la monon, kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi el la lando Kanaana; kiel do ni ŝtelus el la domo de via sinjoro arĝenton aŭ oron? 9Tiu el viaj sklavoj, ĉe kiu oni ĝin trovos, mortu, kaj ankaŭ ni fariĝu sklavoj al mia sinjoro. 10Kaj li diris: Ĝi estu laŭ viaj vortoj: tiu, ĉe kiu ĝi troviĝos, estu mia sklavo, sed vi estos senkulpaj. 11Kaj rapide ĉiu el ili mallevis sian sakon sur la teron, kaj ĉiu malfermis sian sakon. 12Kaj li serĉis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis. Kaj la pokalo troviĝis en la sako de Benjamen. 13Tiam ili disŝiris siajn vestojn, kaj ĉiu metis la ŝarĝon sur sian azenon, kaj ili reiris en la urbon. 14Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis en la domon de Jozef, kiu estis ankoraŭ tie, kaj ili ĵetis sin antaŭ li sur la teron. 15Kaj Jozef diris al ili: Kian aferon vi faris! ĉu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos? 16Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaŭ tiu, en kies manoj troviĝis la pokalo. 17Sed li diris: Dio min gardu de tia faro! la homo, en kies mano troviĝis la pokalo, estos sklavo al mi, sed vi iru en paco al via patro.¶ 18Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne koleriĝu kontraŭ via sklavo, ĉar vi estas kiel Faraono. 19Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: Ĉu vi havas patron aŭ fraton? 20Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas. 21Tiam vi diris al viaj sklavoj: Venigu lin al mi, ke mi lin rigardu. 22Sed ni diris al mia sinjoro: La knabo ne povas forlasi sian patron; ĉar se li forlasos sian patron, tiu mortos. 23Tiam vi diris al viaj sklavoj: Se ne venos kun vi via plej juna frato, tiam ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo. 24Kaj kiam ni venis al via sklavo nia patro, ni diris al li la vortojn de mia sinjoro. 25Nia patro diris: Reiru, aĉetu por ni iom da greno. 26Sed ni diris: Ni ne povas iri; se estos kun ni nia plej juna frato, tiam ni iros; ĉar ni ne povas aperi antaŭ la vizaĝo de tiu homo, se nia plej juna frato ne estos kun ni. 27Tiam via sklavo nia patro diris al ni: Vi scias, ke mia edzino naskis al mi du; 28sed unu foriris de mi, kaj mi diris: Li estas disŝirita; kaj mi ne vidis lin ĝis nun; 29se vi ankaŭ ĉi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfeliĉo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon. 30Kaj nun se mi venos al via sklavo mia patro kaj ne estos kun ni la knabo, al kies animo estas alligita lia animo, 31tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malĝojo en Ŝeolon. 32Ĉar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaŭ mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaŭ mia patro por ĉiam. 33Tial mi, via sklavo, restu anstataŭ la knabo kiel sklavo ĉe mia sinjoro, sed la knabo iru kun siaj fratoj. 34Ĉar kiel mi iros al mia patro, se la knabo ne estos kun mi? mi tiam vidus la malfeliĉon, kiu trafos mian patron.¶