1La malsato estis tre premanta en la lando. 2Kiam ili formanĝis la grenon, kiun ili venigis el Egiptujo, ilia patro diris al ili: Iru denove kaj aĉetu por ni iom da pano. 3Tiam Jehuda diris al li jene: Tiu homo tre severe diris al ni: Ne aperu antaŭ mi, se via frato ne estos kun vi. 4Se vi sendos nian fraton kun ni, tiam ni iros kaj aĉetos por vi panon; 5sed se vi ne sendos, tiam ni ne iros; ĉar tiu homo diris al ni: Ne aperu antaŭ mi, se via frato ne estos kun vi. 6Kaj Izrael diris: Kial vi faris al mi tian malbonon, kaj diris al la homo, ke vi havas ankoraŭ fraton? 7Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: Ĉu via patro ankoraŭ vivas? ĉu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. Ĉu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton? 8Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael: Sendu la knabon kun mi, tiam ni leviĝos kaj iros, por ke ni vivu kaj ne mortu, ni kaj vi kaj niaj infanoj. 9Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaŭ via vizaĝo, tiam mi estos kulpa antaŭ vi dum la tuta vivo. 10Se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj. 11Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromaĵon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn. 12Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro. 13Kaj vian fraton prenu, kaj leviĝu kaj iru returne al tiu homo. 14Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfaniĝis, mi restu seninfana.¶ 15Kaj la homoj prenis tiujn donacojn, kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn, kaj ankaŭ Benjamenon; kaj ili leviĝis kaj iris Egiptujon kaj stariĝis antaŭ Jozef. 16Kiam Jozef vidis kun ili Benjamenon, li diris al la estro de sia domo: Enkonduku tiujn homojn en la domon, kaj buĉu bruton kaj pretigu; ĉar kun mi manĝos tiuj homoj hodiaŭ tagmeze. 17Kaj la homo faris, kiel diris Jozef, kaj la homo enkondukis tiujn homojn en la domon de Jozef. 18Kaj tiuj homoj ektimis, kiam oni enkondukis ilin en la domon de Jozef, kaj ili diris: Pro la mono, kiu antaŭe estis metita returne en niajn sakojn, oni enkondukis nin, por ĵeti sur nin kalumnion kaj ataki nin, kaj preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj. 19Kaj ili aliris al la homo, kiu estis estro super la domo de Jozef, kaj ekparolis al li ĉe la pordo de la domo. 20Kaj ili diris: Pardonu, nia sinjoro! ni estis venintaj, por aĉeti panon; 21sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de ĉiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laŭ ĝia plena pezo; tial ni ĝin realportis per niaj manoj. 22Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por aĉeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn. 23Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon. 24Kaj tiu homo enkondukis ilin en la domon de Jozef kaj donis akvon, kaj ili lavis siajn piedojn; kaj li donis manĝon al iliaj azenoj. 25Kaj ili pretigis la donacojn por la veno de Jozef tagmeze; ĉar ili aŭdis, ke tie ili manĝos panon. 26Kaj Jozef venis hejmen; kaj ili alportis al li en la domon la donacojn, kiujn ili havis en la manoj, kaj kliniĝis al li ĝis la tero. 27Kaj li demandis ilin pri ilia farto, kaj diris: Ĉu bone fartas via maljuna patro, pri kiu vi diris al mi? ĉu li vivas ankoraŭ? 28Kaj ili diris: Via sklavo nia patro fartas bone; li vivas ankoraŭ. Kaj ili kliniĝis kaj ĵetis sin antaŭ li sur la teron. 29Kaj li levis siajn okulojn, kaj ekvidis sian fraton Benjamen, la filon de lia patrino, kaj li diris: Ĉu tio estas via plej juna frato, pri kiu vi diris al mi? Kaj li diris: Dio vin favoru, mia filo. 30Kaj Jozef forrapidis, ĉar ekflamis lia interno pro lia frato kaj li volis plori. Kaj li eniris en internan ĉambron kaj ploris tie. 31Sed li lavis sian vizaĝon kaj eliris, kaj tenis sin forte, kaj diris: Surtabligu panon! 32Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj manĝis kun li, aparte; ĉar la Egiptoj ne povas manĝi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindaĵo por ili. 33Kaj ili sidiĝis antaŭ li, pli maljuna laŭ sia maljuneco kaj pli juna laŭ sia juneco; kaj la homoj miris unu antaŭ alia. 34Kaj oni portis al ili manĝaĵon de lia tablo; sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de ĉiuj. Kaj ili trinkis kaj ebriiĝis kun li.¶