1En tiu tempo Jehuda apartiĝis for de siaj fratoj, kaj ekloĝis apud iu Adulamano, kiu estis nomata Ĥira. 2Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata Ŝua, kaj li prenis ŝin kaj envenis al ŝi. 3Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er. 4Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Onan. 5Kaj ankoraŭ plue ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Ŝela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam ŝi naskis tiun. 6Kaj Jehuda prenis edzinon por sia unuenaskito Er, kaj ŝia nomo estis Tamar. 7Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis. 8Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedziĝu kun ŝi kaj naskigu idaron al via frato. 9Sed Onan sciis, ke ne por li estos la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li elverŝadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato. 10Kaj malplaĉis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li mortigis ankaŭ lin. 11Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, ĝis grandiĝos mia filo Ŝela. Ĉar li timis, ke eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj ekloĝis en la domo de sia patro. 12Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de Ŝua, la edzino de Jehuda. Kiam Jehuda konsoliĝis, li iris Timnan, al la tondantoj de liaj ŝafoj, li kaj lia amiko, Ĥira la Adulamano. 13Kaj oni sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn ŝafojn. 14Tiam ŝi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidiĝis apud la pordo de Enaim, kiu troviĝas sur la vojo al Timna. Ĉar ŝi vidis, ke Ŝela grandiĝis kaj ŝi ne estas donita al li kiel edzino. 15Kaj Jehuda ŝin vidis, kaj li pensis, ke ŝi estas publikulino, ĉar ŝi kovris sian vizaĝon. 16Kaj li turnis sin al ŝi ĉe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. Ĉar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj ŝi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi? 17Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed ŝi diris: Donu al mi garantiaĵon, ĝis vi sendos. 18Kaj li diris: Kian garantiaĵon mi donu al vi? Ŝi diris: Vian sigelilon kaj vian ŝnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al ŝi kaj envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝis de li. 19Kaj ŝi leviĝis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco. 20Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiaĵon el la manoj de la virino; sed li ŝin ne trovis. 21Kaj li demandis la homojn de ŝia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim ĉe la vojo? Kaj ili diris: Ĉi tie ne estis publikulino. 22Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi ŝin ne trovis, kaj ankaŭ la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino. 23Tiam Jehuda diris: Ŝi prenu ĝin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja ĉi tiun kapron, sed vi ŝin ne trovis. 24Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malĉastiĝis, kaj ŝi eĉ gravediĝis de malĉasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku ŝin, kaj oni ŝin brulmortigu. 25Kiam oni ŝin kondukis, ŝi sendis, ke oni diru al ŝia bopatro: Mi gravediĝis de la viro, al kiu apartenas ĉi tio. Kaj ŝi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la ŝnuretoj kaj ĉi tiu bastono. 26Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: Ŝi estas pli prava ol mi, ĉar mi ne donis ŝin al mia filo Ŝela. Kaj li ŝin ne plue konis. 27Kiam ŝi devis naski, montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro. 28Kaj kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu infano; kaj la akuŝistino prenis kaj alligis al la mano ruĝan fadenon, dirante: Ĉi tiu eliris la unua. 29Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj ŝi diris: Kial vi faris por vi traŝiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec. 30Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la ruĝan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zeraĥ.¶