1Jen estas la generaciaro de Esav, kiu ankaŭ estas Edom. 2Esav prenis siajn edzinojn el la Kanaanidinoj: Adan, filinon de Elon la Ĥetido, kaj Oholibaman, filinon de Ana, filino de Cibeon la Ĥivido, 3kaj Basmaton, filinon de Iŝmael, fratinon de Nebajot. 4Kaj Ada naskis al Esav Elifazon, kaj Basmat naskis Reuelon. 5Kaj Oholibama naskis Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon. Tio estas la filoj de Esav, kiuj naskiĝis al li en la lando Kanaana. 6Kaj Esav prenis siajn edzinojn kaj siajn filojn kaj siajn filinojn kaj ĉiujn siajn domanojn kaj sian havon kaj ĉiujn siajn brutojn kaj sian tutan akiritaĵon, kiun li akiris en la lando Kanaana; kaj foriris en alian landon, for de sia frato Jakob. 7Ĉar ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis loĝi kune; kaj la lando, en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de iliaj brutaroj. 8Kaj Esav ekloĝis sur la monto Seir; Esav estas ankaŭ Edom. 9Kaj jen estas la generaciaro de Esav, la patro de la Edomidoj, sur la monto Seir: 10jen estas la nomoj de la filoj de Esav: Elifaz, filo de Ada, edzino de Esav; Reuel, filo de Basmat, edzino de Esav. 11Kaj la filoj de Elifaz estis: Teman, Omar, Cefo kaj Gatam kaj Kenaz. 12Kaj Timna estis kromvirino de Elifaz, filo de Esav, kaj ŝi naskis al Elifaz Amalekon. Tio estas la filoj de Ada, edzino de Esav. 13Kaj jen estas la filoj de Reuel: Naĥat kaj Zeraĥ, Ŝama kaj Miza. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav. 14Kaj jen estas la filoj de Oholibama, filino de Ana, filino de Cibeon, edzino de Esav: ŝi naskis al Esav Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon. 15Jen estas la ĉefoj de la filoj de Esav: la filoj de Elifaz, unuenaskito de Esav: ĉefo Teman, ĉefo Omar, ĉefo Cefo, ĉefo Kenaz, 16ĉefo Koraĥ, ĉefo Gatam, ĉefo Amalek. Tio estas la ĉefoj de Elifaz en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Ada. 17Kaj jen estas la filoj de Reuel, filo de Esav: ĉefo Naĥat, ĉefo Zeraĥ, ĉefo Ŝama, ĉefo Miza. Tio estas la ĉefoj de Reuel en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav. 18Kaj jen estas la filoj de Oholibama, edzino de Esav: ĉefo Jeuŝ, ĉefo Jalam, ĉefo Koraĥ. Tio estas la ĉefoj de Oholibama, filino de Ana, edzino de Esav. 19Tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj ĉefoj. Tio estas Edom.¶ 20Jen estas la filoj de Seir la Ĥorido, kiuj loĝis en la lando: Lotan kaj Ŝobal kaj Cibeon kaj Ana 21kaj Diŝon kaj Ecer kaj Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, filoj de Seir, en la lando de Edom. 22La filoj de Lotan estis: Ĥori kaj Hemam; kaj la fratino de Lotan estis Timna. 23Kaj jen estas la filoj de Ŝobal: Alvan kaj Manaĥat kaj Ebal, Ŝefo kaj Onam. 24Kaj jen estas la infanoj de Cibeon: Aja kaj Ana. Tio estas tiu Ana, kiu trovis la varmajn akvojn en la dezerto, kiam li paŝtis la azenojn de sia patro Cibeon. 25Kaj jen estas la infanoj de Ana: Diŝon, kaj Oholibama, filino de Ana. 26Kaj jen estas la filoj de Diŝon: Ĥemdan kaj Eŝban kaj Jitran kaj Keran. 27Jen estas la filoj de Ecer: Bilhan kaj Zaavan kaj Akan. 28Jen estas la filoj de Diŝan: Uc kaj Aran. 29Jen estas la ĉefoj de la Ĥoridoj: ĉefo Lotan, ĉefo Ŝobal, ĉefo Cibeon, ĉefo Ana, 30ĉefo Diŝon, ĉefo Ecer, ĉefo Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, laŭ la ordo de ilia ĉefeco en la lando Seir.¶ 31Kaj jen estas la reĝoj, kiuj reĝis en la lando de Edom, antaŭ ol aperis reĝoj ĉe la Izraelidoj: 32En Edom reĝis Bela, filo de Beor, kaj la nomo de lia urbo estis Dinhaba. 33Kiam Bela mortis, ekreĝis anstataŭ li Jobab, filo de Zeraĥ el Bocra. 34Kiam mortis Jobab, ekreĝis anstataŭ li Ĥuŝam el la lando de la Temananoj. 35Kiam mortis Ĥuŝam, ekreĝis anstataŭ li Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; kaj la nomo de lia urbo estis Avit. 36Kiam mortis Hadad, ekreĝis anstataŭ li Samla el Masreka. 37Kiam mortis Samla, ekreĝis anstataŭ li Ŝaul el Reĥobot ĉe la Rivero. 38Kiam mortis Ŝaul, ekreĝis anstataŭ li Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor. 39Kiam mortis Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor, ekreĝis anstataŭ li Hadar; la nomo de lia urbo estis Pau, kaj la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab. 40Kaj jen estas la nomoj de la ĉefoj de Esav, laŭ iliaj gentoj, lokoj, kaj nomoj: ĉefo Timna, ĉefo Alva, ĉefo Jetet, 41ĉefo Oholibama, ĉefo Ela, ĉefo Pinon, 42ĉefo Kenaz, ĉefo Teman, ĉefo Mibcar, 43ĉefo Magdiel, ĉefo Iram. Tio estas la ĉefoj de Edom, kiel ili loĝis en la lando, posedata de ili. Esav estis la patro de la Edomidoj.¶