1Kiam Raĥel vidis, ke ŝi ne naskas al Jakob, ŝi enviis sian fratinon, kaj ŝi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, ĉar alie mi mortos. 2Kaj Jakob forte ekkoleris Raĥelon, kaj li diris: Ĉu mi anstataŭas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro? 3Kaj ŝi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al ŝi, ke ŝi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaŭ ricevu filojn per ŝi. 4Kaj ŝi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al ŝi. 5Kaj Bilha gravediĝis kaj naskis al Jakob filon. 6Kaj Raĥel diris: Dio min juĝis kaj aŭdis mian voĉon kaj donis al mi filon; tial ŝi donis al li la nomon Dan. 7Kaj Bilha, la sklavino de Raĥel, denove gravediĝis kaj naskis duan filon al Jakob. 8Tiam Raĥel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj ŝi donis al li la nomon Naftali. 9Kiam Lea vidis, ke ŝi ĉesis naski, ŝi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis ŝin al Jakob kiel edzinon. 10Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon. 11Kaj Lea diris: Venis feliĉo! kaj ŝi donis al li la nomon Gad. 12Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob. 13Kaj Lea diris: Por mia bono; ĉar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj ŝi donis al li la nomon Aŝer. 14Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Raĥel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo. 15Sed tiu diris al ŝi: Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaŭ la mandragorojn de mia filo? Tiam Raĥel diris: Nu, li kuŝu kun vi ĉi tiun nokton por la mandragoroj de via filo. 16Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, ĉar mi aĉetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kuŝis kun ŝi en tiu nokto. 17Kaj Dio aŭdis Lean, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis al Jakob kvinan filon. 18Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj ŝi donis al li la nomon Isaĥar. 19Kaj Lea denove gravediĝis kaj naskis sesan filon al Jakob. 20Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo loĝos ĉe mi, ĉar mi naskis al li ses filojn. Kaj ŝi donis al li la nomon Zebulun. 21Kaj poste ŝi naskis filinon, kaj ŝi donis al ŝi la nomon Dina. 22Kaj Dio rememoris Raĥelon, kaj Dio elaŭdis ŝin kaj malŝlosis ŝian uteron. 23Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Dio forprenis mian malhonoron. 24Kaj ŝi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.¶ 25Kiam Raĥel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando. 26Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; ĉar vi konas la servon, per kiu mi vin servis. 27Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi. 28Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi ŝuldas al vi, kaj mi donos. 29Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia fariĝis via brutaro ĉe mi; 30ĉar malmulte vi havis antaŭ mi, sed nun ĝi multe vastiĝis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaŭ por mia domo? 31Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove paŝtos kaj gardos viajn ŝafojn: 32mi pasos hodiaŭ tra via tuta ŝafaro; apartigu el ĝi ĉiun ŝafon mikskoloran kaj makulitan kaj ĉiun bruton nigran inter la ŝafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco. 33Kaj respondos por mi mia justeco en la morgaŭa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; ĉiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aŭ makulita, kaj ĉiu el la ŝafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel ŝtelita de mi. 34Kaj Laban diris: Ĝi estu, kiel vi diris. 35Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj ĉiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, ĉiujn, kiuj havis sur si iom da blankaĵo, kaj ĉiujn nigrajn ŝafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj. 36Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob paŝtis la restintajn ŝafojn de Laban. 37Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankaĵo sur la bastonoj elmontriĝis. 38Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaŭ la ŝafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la ŝafoj venadis por trinki, kaj ili gravediĝadis, kiam ili venadis trinki. 39Kaj la ŝafoj gravediĝis super la bastonoj, kaj ili naskis ŝafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn. 40Kaj la ŝafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizaĝojn de la brutoj kontraŭ la striitajn kaj kontraŭ la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban. 41Ĉiufoje, kiam pasiiĝis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaŭ la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiiĝu antaŭ la bastonoj; 42sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj fariĝis apartenaĵo de Laban, kaj la fortaj fariĝis apartenaĵo de Jakob. 43Kaj tiu homo fariĝis eksterordinare riĉa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.¶