1Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la jaroj de la vivo de Sara. 2Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri ŝi. 3Kaj Abraham leviĝis for de sia mortintino, kaj diris al la filoj de Ĥet jene: 4Fremdulo kaj pasloĝanto mi estas ĉe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ mi. 5Kaj la filoj de Ĥet respondis al Abraham, dirante al li: 6Aŭskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon. 7Kaj Abraham leviĝis, kaj profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la lando, antaŭ la filoj de Ĥet. 8Kaj li diris al ili jene: Se plaĉas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaŭ mi, tiam aŭskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Coĥar, 9ke li donu al mi la duoblan kavernon, kiun li havas en la fino de sia kampo; por plena sumo da mono li donu ĝin al mi inter vi por tomba posedaĵo. 10Kaj Efron sidis inter la filoj de Ĥet, kaj respondis Efron la Ĥetido al Abraham aŭdeble por la filoj de Ĥet, antaŭ ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante: 11Ne, mia sinjoro, aŭskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la kavernon, kiu estas sur ĝi, al vi mi donas, antaŭ la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas ĝin al vi; enterigu vian mortintinon. 12Kaj Abraham profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la lando. 13Kaj li diris al Efron aŭdeble por la popolo de la lando jene: Mi petas, aŭskultu min: mi donas monon por la kampo; prenu de mi, kaj mi enterigos tie mian mortintinon. 14Kaj Efron respondis al Abraham, dirante al li: 15Mia sinjoro, aŭskultu min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio ĝi estas inter mi kaj vi? enterigu vian mortintinon. 16Kaj Abraham aŭskultis Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis aŭdeble por la filoj de Ĥet, kvarcent siklojn da arĝento, uzata en la komerco. 17Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno, kiu estis antaŭ Mamre, la kampo kaj la kaverno sur ĝi kaj ĉiuj arboj sur la kampo, inter ĉiuj ĝiaj limoj ĉirkaŭe, fariĝis 18posedaĵo de Abraham antaŭ la okuloj de la filoj de Ĥet, de ĉiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo. 19Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo, antaŭ Mamre, kiu estas Ĥebron, en la lando Kanaana. 20Kaj la kampo kaj la kaverno sur ĝi fariĝis tomba posedaĵo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de Ĥet.¶