1Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago. 2Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaŭ li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj kliniĝis antaŭ ili ĝis la tero. 3Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon. 4Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo. 5Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; ĉar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris. 6Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn. 7Kaj ankaŭ al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis ĝin. 8Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaŭ ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili manĝis. 9Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen ŝi estas en la tendo. 10Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo ĉe Sara, via edzino. Kaj Sara aŭskultis ĉe la pordo de la tendo, kiu estis malantaŭ Li. 11Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda aĝo; ĉe Sara ĉesiĝis la virinaj ordinaraĵoj. 12Kaj Sara ekridis interne, dirante: Ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna! 13Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: Ĉu efektive mi naskos, kiam mi maljuniĝis? 14Ĉu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon. 15Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; ĉar ŝi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.¶ 16Kaj leviĝis de tie la viroj kaj direktiĝis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin. 17Kaj la Eternulo diris: Ĉu mi kaŝos antaŭ Abraham, kion Mi faras? 18Abraham fariĝos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li beniĝos ĉiuj popoloj de la tero. 19Ĉar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li. 20Kaj la Eternulo diris: Ĉar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza, 21tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, ĉu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aŭ ne; Mi sciiĝos. 22Kaj la viroj turniĝis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraŭ antaŭ la Eternulo. 23Kaj Abraham alproksimiĝis, kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo? 24Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi? 25Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Juĝanto de la tuta tero agu maljuste. 26Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili. 27Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro; 28eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. 29Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble troviĝos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. 30Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble troviĝos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek. 31Kaj li diris: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro: eble troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek. 32Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. 33Kaj la Eternulo foriris, kiam Li ĉesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.¶