1Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed ŝi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar. 2Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la voĉon de Saraj. 3Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram ekloĝis en la lando Kanaana, kaj ŝi donis ŝin al sia edzo Abram kiel edzinon. 4Kaj li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝis. Kaj ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, kaj tiam ŝia sinjorino senvaloriĝis en ŝiaj okuloj. 5Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraŭ mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, mi senvaloriĝis en ŝiaj okuloj; la Eternulo juĝu inter mi kaj vi. 6Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun ŝi ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris. 7Kaj trovis ŝin anĝelo de la Eternulo ĉe akva fonto en la dezerto, ĉe la fonto sur la vojo al Ŝur. 8Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj ŝi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras. 9Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Reiru al via sinjorino, kaj humiliĝu sub ŝiaj manoj. 10Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos ĝin kalkuli. 11Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon. 12Kaj li estos homo sovaĝa; lia mano estos kontraŭ ĉiuj, kaj la manoj de ĉiuj kontraŭ li, kaj li loĝos antaŭ ĉiuj siaj fratoj. 13Kaj la Eternulon, kiu parolis al ŝi, ŝi nomis: Dio-kiu-min-vidis; ĉar ŝi diris: Ĉi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj ĉu mi poste vivas? 14Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; ĝi estas inter Kadeŝ kaj Bered. 15Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Iŝmael. 16Kaj Abram havis la aĝon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Iŝmaelon al Abram.¶