1Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita. 2Nur la jenon mi deziras sciiĝi de vi: Ĉu per faroj de la leĝo vi ricevis la Spiriton, aŭ per la aŭdado de fido? 3Ĉu vi tiel malsaĝaj estas? komencinte en Spirito, ĉu vi en karno nun perfektiĝas? 4Ĉu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana. 5Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido? 6Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. 7Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham. 8Antaŭvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abraham, dirante: Beniĝos per vi ĉiuj gentoj. 9Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, beniĝas kun la fidela Abraham. 10Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de la leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin. 11Sed ke neniu praviĝas antaŭ Dio per la leĝo, estas evidente; ĉar: La virtulo vivos per fido; 12kaj la leĝo ne rilatas al fido; sed: Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili. 13Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo; 14por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.¶ 15Fratoj, mi parolas laŭ homo: Konfirmitan interligon, eĉ nur homan, neniu nuligas nek prialdonas. 16Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras: Kaj al semoj, kvazaŭ pri multaj; sed kvazaŭ unu: Kaj al via semo, kiu estas Kristo. 17Sed jen kion mi diras: Interligon, antaŭe konfirmitan de Dio, la leĝo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke ĝi malefektivigus la promeson. 18Ĉar se la heredaĵo estas de la leĝo, ĝi jam ne estas de promeso; sed Dio ĝin donis al Abraham per promeso. 19Kio do estas la leĝo? Ĝi estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per anĝeloj en la mano de interulo. 20Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu. 21Ĉu do la leĝo kontraŭstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! ĉar se estus donita leĝo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la leĝo. 22Tamen la Skribo kune enŝlosis ĉion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al ĉiuj, kiuj fidas.¶ 23Sed antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota. 24Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. 25Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo. 26Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo. 27Ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. 28Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. 29Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.¶