1Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj), 2kaj ĉiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo: 3Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, 4kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro; 5al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.¶ 6Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio; 7kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo. 8Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. 9Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita. 10Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.¶ 11Ĉar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo. 12Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo. 13Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis; 14kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj. 15Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, 16por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj: mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango, 17kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.¶ 18Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. 19Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro. 20Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas. 21Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio. 22Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo; 23sed ili nur aŭdis la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis; 24kaj ili gloris Dion en mi.¶