1Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante antaŭ la domo de Dio, kolektiĝis al li el la Izraelidoj tre granda amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; ĉar ankaŭ la popolo tre multe ploris. 2Kaj ekparolis Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra: Ni faris krimon kontraŭ nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en ĉi tiu afero. 3Nun ni faru interligon kun nia Dio, ke laŭ la konsilo de mia sinjoro, kaj de tiuj, kiuj havas timon antaŭ la ordonoj de nia Dio, ni forigos ĉiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al la leĝo. 4Leviĝu, ĉar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuraĝa, kaj agu. 5Tiam Ezra leviĝis, kaj ĵurigis la ĉefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili ĵuris. 6Kaj Ezra leviĝis de antaŭ la domo de Dio, kaj iris al la ĉambro de Jehoĥanan, filo de Eljaŝib, kaj eniris tien. Panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis, ĉar li funebris pri la krimo de la kaptitecanoj. 7Kaj oni proklamis en Judujo kaj Jerusalem al ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili kolektiĝu en Jerusalem, 8kaj ke al ĉiu, kiu ne venos tien post paso de tri tagoj, laŭ decido de la estroj kaj plejaĝuloj estos anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj. 9Kaj kolektiĝis ĉiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la naŭa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaŭ la domo de Dio, tremante pro ĉi tiu afero kaj pro pluvo. 10Kaj leviĝis Ezra, la pastro, kaj diris al ili: Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael. 11Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon: apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj. 12Kaj la tuta komunumo respondis kaj diris per laŭta voĉo: Jes, kiel vi diras, tiel estu farite. 13Tamen la popolo estas grandnombra, kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du, ĉar ni multe pekis en tiu afero. 14Niaj estroj do stariĝu pro la tuta komunumo, kaj ĉiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de ĉiu urbo kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis oni forturnos de ni la flaman koleron de nia Dio pro tiu afero. 15Sed Jonatan, filo de Asahel, kaj Jaĥzeja, filo de Tikva, kontraŭstaris tion, kaj Meŝulam, kaj Ŝabtaj, la Levido, helpis ilin. 16Kaj tiel faris la revenintoj el la kaptiteco. Kaj apartiĝis por tio la pastro Ezra kaj ĉefoj de patrodomoj laŭ iliaj patrodomoj, ĉiuj laŭnome; kaj ili sidiĝis en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon. 17Kaj ĝis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri ĉiuj viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn. 18Kaj troviĝis el la pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj: Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj Gedalja. 19Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virŝafon kiel kulpoferon. 20Kaj el la filoj de Imer: Ĥanani kaj Zebadja; 21el la filoj de Ĥarim: Maaseja, Elija, Ŝemaja, Jeĥiel, kaj Uzija; 22el la filoj de Paŝĥur: Eljoenaj, Maaseja, Iŝmael, Netanel, Jozabad, kaj Eleasa; 23kaj el la Levidoj: Jozabad, Ŝimei, Kelaja (ankaŭ nomata Kelita), Petaĥja, Jehuda, kaj Eliezer; 24el la kantistoj: Eljaŝib; el la pordegistoj: Ŝalum, Telem, kaj Uri; 25el la Izraelidoj: el la filoj de Paroŝ: Ramja, Jizija, Malkija, Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja; 26el la filoj de Elam: Matanja, Zeĥarja, Jeĥiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija; 27el la filoj de Zatu: Eljoenaj, Eljaŝib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj Aziza; 28el la filoj de Bebaj: Jehoĥanan, Ĥananja, Zabaj, Atlaj; 29el la filoj de Bani: Meŝulam, Maluĥ, Adaja, Jaŝub, Ŝeal, kaj Ramot; 30el la filoj de Paĥat-Moab: Adna, Kelal, Benaja, Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase; 31el la filoj de Ĥarim: Eliezer, Jiŝija, Malkija, Ŝemaja, Ŝimeon, 32Benjamen, Maluĥ, Ŝemarja; 33el la filoj de Ĥaŝum: Matnaj, Matata, Zabad, Elifelet, Jeremaj, Manase, Ŝimei; 34el la filoj de Bani: Maadaj, Amram, Uel, 35Benaja, Bedja, Keluhu, 36Vanja, Meremot, Eljaŝib, 37Matanja, Matnaj, Jaasaj, 38Bani, Binuj, Ŝimei, 39Ŝelemja, Natan, Adaja, 40Maĥnadbaj, Ŝaŝaj, Ŝaraj, 41Azarel, Ŝelemja, Ŝemarja, 42Ŝalum, Amarja, Jozef; 43el la filoj de Nebo: Jeiel, Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja. 44Ĉiuj tiuj prenis edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.¶