1En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejaĝuloj de Jehuda sidis antaŭ mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo. 2Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo. 3Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la ĉielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga ĵaluzo. 4Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo. 5Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, ĉe la enirejo, staras tiu statuo de ĵaluzo. 6Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindaĵojn, kiujn la domo de Izrael faras ĉi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraŭ denove vidos grandajn abomenindaĵojn. 7Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro. 8Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo. 9Kaj Li diris al mi: Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie. 10Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampaĵoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro ĉirkaŭe, sur ĉiuj flankoj. 11Kaj antaŭ ili staras sepdek viroj el la plejaĝuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de Ŝafan, staras meze de ili; kaj ĉiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj leviĝas densa nubo. 12Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion la plejaĝuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, ĉiu en sia ĉambro de pentraĵoj? Ĉar ili diras: La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon. 13Kaj Li diris al mi: Vi denove ankoraŭ vidos grandajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras. 14Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz. 15Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraŭ pli grandajn abomenindaĵojn ol tiuj. 16Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen ĉe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras ĉirkaŭ dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizaĝo al la oriento, kaj adorkliniĝas orienten, al la suno. 17Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? ĉu ne sufiĉas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie? ili ankoraŭ plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizaĝo. 18Tial Mi ankaŭ agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; eĉ se ili krios al Miaj oreloj per laŭta voĉo, Mi ne aŭskultos ilin.¶