1Kaj li venigis min denove al la ekstera pordego de la sanktejo, al tiu, kiu estis turnita orienten; sed ĝi estis ŝlosita. 2Kaj la Eternulo diris al mi: Ĉi tiu pordego estos ŝlosita, kaj oni ĝin ne malfermu, kaj neniu iru tra ĝi; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, eniris tra ĝi, tial ĝi restu ŝlosita. 3Nur la princo, la princo povas sidi en ĝi, por manĝi panon antaŭ la Eternulo; tra la portiko de la pordego li eniru, kaj laŭ la sama vojo li eliru. 4Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. 5Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj okuloj, kaj aŭskultu per viaj oreloj ĉion, kion Mi diras al vi pri ĉiuj leĝoj de la domo de la Eternulo kaj pri ĉiuj ĝiaj instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj ĉiujn elirojn el la sanktejo. 6Kaj diru al la malobeema domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉaj estu por vi ĉiuj viaj abomenindaĵoj, ho domo de Izrael. 7Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasaĵon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj. 8Vi ne plenumadis mem Mian sanktan servadon, sed vi faris ilin plenumantoj de Mia servado en Mia sanktejo. 9Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, eĉ el tiuj aligentuloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj. 10Sed la Levidoj, kiuj malproksimiĝis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj. 11Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon ĉe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili buĉados por la popolo la bruloferon kaj buĉoferon, kaj ili staros antaŭ la homoj, por servi ilin. 12Pro tio, ke ili servis ilin antaŭ iliaj idoloj kaj estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj, pro tio Mi levis Mian manon sur ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj ili estu punataj pro siaj malbonagoj. 13Ili ne alproksimiĝu al Mi, por fari pastran servadon antaŭ Mi kaj por aliri al ĉiuj Miaj sanktaĵoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron, kaj siajn abomenindaĵojn, kiujn ili faris. 14Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por ĉiuj laboroj en ĝi, kaj por ĉio, kio estas farata en ĝi.¶ 15Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimiĝadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaŭ Mi, por alporti al Mi grasaĵon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimiĝadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaŭ Mi la servan oficon. 17Kiam ili eniros en la pordegon de la interna korto, ili metu sur sin tolajn vestojn; kaj lanaĵo ne devas esti sur ili, kiam ili servos en la pordego de la interna korto kaj en la domo. 18Tola kapornamo estu sur ilia kapo, kaj linaj pantalonoj sur iliaj lumboj; ili ne zonu sin en ŝvito. 19Kaj kiam ili devos eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj deponu ilin en la sanktaj ĉambroj, kaj ili metu sur sin aliajn vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj. 20Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaŭ ne lasu libere kreski siajn harojn, sed ili pritondu sian kapon. 21Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton. 22Vidvinon aŭ eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aŭ vidvinon, kiu vidviniĝis de pastro, ili prenu. 23Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, inter malpuraĵo kaj puraĵo. 24En disputa afero ili stariĝu por juĝi, kaj ili juĝu laŭ Mia juro; Mian instruon kaj Miajn leĝojn pri ĉiuj Miaj festoj ili observu, kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte. 25Al homo mortinta ili ne aliru, por ne fariĝi malpura; nur por la patro aŭ la patrino, por filo aŭ filino, por frato aŭ needzinigita fratino ili povas sin malpurigi. 26Kaj kiam tia pastro repuriĝos, oni kalkulu al li sep tagojn. 27Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 28Kaj ilia heredaĵo estu tio, ke Mi estas ilia heredaĵo; terposedaĵon ne donu al ili en Izrael: Mi estas ilia posedaĵo. 29La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili manĝu; kaj ĉio anatemita en Izrael apartenu al ili. 30Kaj la unuaaĵo el ĉio unuenaskita, kaj ĉiaj oferdonoj el ĉiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaaĵon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo. 31Ĉian kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon el la birdoj aŭ el la brutoj la pastroj ne manĝu.¶