1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro; 3kaj diru al Tiro, kiu sidas ĉe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho Tiro, vi diras: Mi estas perfektaĵo de beleco! 4En la koro de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte bela. 5El cipresoj de Senir ili konstruis por vi ĉiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn. 6El kverkoj de Baŝan ili faris viajn remilojn, viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj. 7El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaŭ via standardo; blua kaj purpura ŝtofo de la insuloj de Eliŝa estis viaj kovrotukoj. 8La loĝantoj de Cidon kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj ŝipgvidistoj. 9La plejaĝuloj de Gebal kaj ĝiaj kompetentuloj estis ĉe vi kalfatristoj; ĉiaj ŝipoj de la maro kaj iliaj ŝipistoj estis ĉe vi, por servi al via komercado. 10Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis ĉe vi siajn ŝildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco. 11La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj ĉirkaŭe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn ŝildojn ili pendigis ĉirkaŭe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon. 12Tarŝiŝ komercis kun vi per multo da diversaj valoraĵoj; arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon ĝi alportadis al via komercejo. 13Javan, Tubal, kaj Meŝeĥ komercis kun vi, alportante al vi kiel komercaĵojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn. 14El Togarma oni alportadis al via komercejo ĉevalojn, rajdoĉevalojn, kaj mulojn. 15La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercaĵoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke. 16Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritaĵoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn ŝtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo. 17Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon. 18Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon. 19Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo ŝtalaĵojn, kasion, kaj bonodoran kanon. 20Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado. 21Arabujo kaj ĉiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn, ŝafojn, kaj kaprojn kontraŭ viaj komercaĵoj. 22La komercistoj el Ŝeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromaĵojn, ĉiajn multekostajn ŝtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo. 23Ĥaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el Ŝeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi; 24ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj ŝtofoj, ĉirkaŭligitaj per ŝnuroj kaj cedrokovritaj. 25Ŝipoj el Tarŝiŝ estis la ĉefaj en via komercado; kaj vi fariĝis tre riĉa kaj honorata sur la maro. 26Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro. 27Viaj riĉaĵoj, viaj komercaĵoj, viaj foiraĵoj, viaj ŝipanoj kaj viaj ŝipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, ĉiuj militistoj, kiuj estas ĉe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas ĉe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo. 28De la laŭta kriado de viaj ŝipestroj ekskuiĝos viaj ĉirkaŭaĵoj. 29Kaj de siaj ŝipoj malsupreniros ĉiuj remistoj, la ŝipanoj, ĉiuj ŝipestroj, kaj stariĝos sur la tero, 30kaj ili laŭte krios pri vi, kaj ploros maldolĉe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro; 31kaj ili faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron. 32Kaj en sia ĝemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros: Kiu iam fariĝis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro? 33Kiam viaj komercaĵoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj riĉaĵoj kaj viaj komercaĵoj vi riĉigadis la reĝojn de la tero. 34Sed kiam sur la maroj vi estis ĵetegata en la profundon de la akvo, falis ĉe vi via komercado kaj via tuta homomulto. 35Ĉiuj loĝantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj reĝoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizaĝo. 36La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.¶